Rottweil: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sencay (diskuto | kontribuoj)
e und->kaj
Linio 18: Linio 18:
Al kelkaj urbopartoj apartenas pliaj space apartigitaj loĝlokoj kun propraj nomoj, kiuj ofte havas tre malmultajn enloĝantojn aŭ loĝregionoj kun propraj nomoj, kies markado montriĝis en la paso de surkonstruado. Do, ankaŭ ĝiaj limoj plej ofte ne estas precize difinitaj.
Al kelkaj urbopartoj apartenas pliaj space apartigitaj loĝlokoj kun propraj nomoj, kiuj ofte havas tre malmultajn enloĝantojn aŭ loĝregionoj kun propraj nomoj, kies markado montriĝis en la paso de surkonstruado. Do, ankaŭ ĝiaj limoj plej ofte ne estas precize difinitaj.
Detale temas pri la sekvaj regionoj :
Detale temas pri la sekvaj regionoj :
*apartenantaj al Rottweil : Bettlinsbad, Bollershof, Bühlingen, Eckhof, Hardthaus, Hegneberg, Hochwald, Markenhöhe, Neckarburg, Neckartal, Ziegelhütte, Römerhof, Rottenmünster, Saline Wilhelmshall und Schafwasen
*apartenantaj al Rottweil : Bettlinsbad, Bollershof, Bühlingen, Eckhof, Hardthaus, Hegneberg, Hochwald, Markenhöhe, Neckarburg, Neckartal, Ziegelhütte, Römerhof, Rottenmünster, Saline Wilhelmshall kaj Schafwasen
*al Feckenhausen : Jungbrunnen
*al Feckenhausen : Jungbrunnen
*al Göllsdorf : Haslerhof
*al Göllsdorf : Haslerhof

Kiel registrite je 13:33, 5 feb. 2007

Rottweil estas la plej malnova urbo de Badenio-Vurtembergo kaj situas ĉ. 90 kilometrojn sude de Stutgarto. Ĝi estas distrikt-urbo kaj plej granda urbo de la landdistrikto Rottweil kaj ankaŭ mezcentro por la ĉirkaŭantaj komunumoj. Rottweil estas ek de 1-a de junio 1970 granda distrikt-urbo. Kun la komunumoj Deißlingen, Dietingen, Wellendingen kaj Zimmern ĉe Rottweil la urbo Rottweil interkonsentis pri administra komunumo.

Geografio

La urbo situas en nord-suddirekto preskaŭ precize inter la landa ĉefurbo Stutgarto kaj Lago de Konstanco rekte ĉe Neckar (Nekaro) konsistigante hinĝopunkton inter Ŝvaba Ĵuraso kaj Nigra Arbaro. Sekvantaj pli grandaj urboj en la ĉirkaŭaĵo de Rottweil (Rotvajlo) estas : Oberndorf ĉe Nekaro, 20 kilometrojn norde, Balingen, 24 kilometrojn nord-oriente, Sulz ĉe Nekaro, 33 kilometrojn norde, Schramberg en Nigra Arbaro, 27 kilometrojn nord-okcidente, Tuttlingen, 27 kilometrojn sud-oriente, Trossingen, 18 kilometrojn sude kaj Villingen-Schwenningen, 24 kilometrojn sud-okcidente.

Najbaraj komunumoj

Sekvantaj komunumoj limas al Rottweil. Komencante en orienta direkto ili estas nomataj laŭ la senco de horloĝa montrilo : Zimmern unter der Burg (Cimern sub la kastelo) kaj Schömberg (Ŝemberg) ĉe Balingen (ambaŭ apartenas al distrikto de Zollern (Colern) / Ŝvaba Ĵuraso), Wellendingen (distrikto de Rottweil), Frittlingen kaj Aldingen, (ambaŭ al distrikto de Tuttlingen) kaj ankaŭ Deißlingen, Zimmern ĉe Rottweil, Dunningen, Villingendorf kaj Dietingen (ĉiuj al distrikto de Rottweil.)

Urba organizo

La urba regiono konsistas el urbocentro kaj el la komunumo Bühlingen (Bilingen), enkomu-nigita al Rottweil en 1939 kaj el la komunumoj Feckenhausen (Fekenhaŭzen), Göllsdorf (Gelsdorf), Hausen (Haŭzen) ĉe Rottweil, Neufra (Nejfra), Neukirch (Nejkirĥ) kaj Zepfenhan (Cepfenhan) enkomunigitaj al Rottweil kadre de la komunuma reformo en la 1970-aj jaroj. La en la 1970-aj jaroj enkomunumigitaj urbopartoj estas samtempe vilaĝoj en la senco de § 67 ff de la komunuma regularo, t.e. ili havas ĉiufoje ĉe komunuma elekto de balotrajtuloj rekte elektendan komunuman konsilantaron kun vilaĝestro kiel prezidanto. Al kelkaj urbopartoj apartenas pliaj space apartigitaj loĝlokoj kun propraj nomoj, kiuj ofte havas tre malmultajn enloĝantojn aŭ loĝregionoj kun propraj nomoj, kies markado montriĝis en la paso de surkonstruado. Do, ankaŭ ĝiaj limoj plej ofte ne estas precize difinitaj. Detale temas pri la sekvaj regionoj :

  • apartenantaj al Rottweil : Bettlinsbad, Bollershof, Bühlingen, Eckhof, Hardthaus, Hegneberg, Hochwald, Markenhöhe, Neckarburg, Neckartal, Ziegelhütte, Römerhof, Rottenmünster, Saline Wilhelmshall kaj Schafwasen
  • al Feckenhausen : Jungbrunnen
  • al Göllsdorf : Haslerhof
  • al Hausen ĉe Rottweil : Lehrhof, Oberrotenstein, Unterrotenstein
  • al Neukirch: Vahinger Hof
  • al Zepfenhan: Sonthof

Spac-planado

Rottweil konsistigas mezan centron interne de la regionoj Nigra ArbaroBaarHeuberg, kies ĉefa centro estas la urbo Villingen-Schwenningen. Al la meza regiono apartenas, krom la urbo Rottweil, la urboj kaj komunumoj de la landdistrikto Rottweil: Bösingen, Deißlingen, Dietingen, Dornhan, Epfendorf, Fluorn-Winzeln, Oberndorf ĉe Nekaro, Sulz ĉe Nekaro, Villingendorf, Vöhringen (Vurtembergo), Wellendingen kaj Zimmern ĉe Rottweil.

Historio

Frua historio

Rottweil estas fondita de la romianoj en la jaro 73 p. Kr. laŭ la evoluo de stratkonstruado en Kinzig-valo kaj per tio Rottweil estas la plej malnova urbo de Badenio-Vurtembergo. La latina nomo de la urbo estis Arae Flaviae (altaroj de flavianoj). La romia Rottweil estis ĉef-loko de „civitas” (registara distrikto) kaj havis – eble kiel unu sola romia urbo en la hodiaŭa Badenio-Vurtembergo – la juran pozicion de „municipio”. Kun areo de ĉ. 18 hektaroj Arae Flaviae estis unu el la plej grandaj urboj en Sudgermanio ; reprezentaj konstruaĵoj kreis la urbobildon. Nur en la jaro 1950 la antikva Arae Flaviae, kies nomo estas tradiciita de la t.n. „Peŭtinger-tabulo” kaj de Claŭdio Ptolemeo certe estis identigita kun Rottweil per eksterordinara surskrib-trovaĵo. Sur ligna tabulo de romia arme-diplomo estis legeblaj la vortoj : „acto municipio aris”, kio signifas : skribita en la municipio Arae. Post kiam la romianoj en la jaroj 259/260 p. Kr. perdis la kontrolon pri la regiono al la alemanoj, la romia urbo pereis. Sed supozeble pluekzistis klare reduktita setlejo.

Mezepoko

Pro la bona trafik-situo ekestis ĉi tie alemana duka korto, el kiu fariĝis la reĝa korto „Rotuvilla” , kiu jam en 771 p. Kr. unuafoje aperis en la dokumentoj. Tiu reĝa korto atingis sub la regado de la princoj Karolidoj grandan signifon kiel juĝeja loko kaj administra centro. La Rottweil’a kortumo nombris longe poste en malfrua mezepoko al la plej gravaj juĝejoj de la germana regno. En la tempo de la princoj Ŝtaŭfoj la altmezepoka Rottweil estis konstruita supre de Nekaro sur rok-elstaraĵo proksimume 2 km okcidente de la iama romia urbo. La princoj Ŝtaŭfoj konstruis la urbon en ĝia hodiaŭa loko laŭ la modelo de la princoj „Zähringer” (Ceringer) (subdivido per la stratkruciĝo en 4 partojn.) El tiu tempo originas la malfru-mezepoka urbo-kerno kun siaj oriel-ornamitaj burĝaj domoj, la forĝitaj ŝildoj, kiuj en la 16-a jarcento estis devigaj kaj la multnombraj Rottweil’aj preĝejoj.

Antaŭulo de tiu setlejo estas la mez-urbo kaj la malnov-urbo, kiuj estis establitaj sur partoj de fundamentoj de la romia Rottweil. Estas verŝajne, ke gravaj ruinoj de la romia Arae Flaviae restis videblaj ĝis mezepoko.

La hodiaŭa nomo „Rottweil” estas unue tradiciita kiel „Rote Vill” (Ruĝa vilao), en la jaro 771 „Rotuvila” kaj tiu nomo ne devenas de la antikva nomo. Ebla klarigo de la unua nomparto, krom la kolormarkado, estas la ruiniĝintaj romiaj konstruaĵoj (komp. Rottenburg ĉe Nekaro).

Loko alturnita al Svisa Federacio

En 1463 Rottweil membriĝis, kadre de alianco kun fiksita tempolimo, en la Svisa Federacio. En 1476 la Rottweil’anoj partoprenis la batalon ĉe Murten flanke de svisoj kontraŭ Karlo la Aŭdaca. La malnova federacio estingiĝis kaj estis plilongigita en 1519 sen fiksita tempolimo. Rottweil fariĝis per tio alturnita loko al Svisa Federacio. Dum la reformacio la rilatoj inter la Svisa Federacio kaj Rottweil rapide senardiĝis. Se Rottweil per militoj estis premegita, ĝi tamen petis la svisojn pri helpo.

La 8-an de septembro 1802 du delegitoj de la vurtemberga registaro vizitis la magistraton de la regna urbo Rottweil. Ili emfazis la seriozecon de siaj intencoj per mil soldatoj kaj ekprenis la urbon, ĝiajn vilaĝojn kaj monaĥejojn en la posedon de la tiama duklando Vurtembergo. En 1803 Rottweil vurtembergiĝis kaj baldaŭ poste ĝi fariĝis sidejo de la supera oficejo Rottweil, kiu en la paso de sia historio plurfoje estis ŝanĝita kaj en 1934 transigita en la landdistrikton Rottweil. En 1913 Rottweil ekkomencis denove flegi rilatojn al Svisio fondante urbo-ĝemeliĝon kun Brugg. La tempe ne limigita alianco de 1519 kun Svisio formale ne estis ĉesigita ĝis hodiaŭ. En 2003 okazis en Rottweil la „Hejmlandaj Tagoj Badenio-Vurtembergo”.

Urbopartoj

Ankaŭ la Rottweil’aj urbopartoj havas longan historion. Plej ofte ili apartenis al la regiono de la regna urbo aŭ al la monaĥinejo „Rottenmünster” (Rotenminster). En 1803 ili estis asignitaj al Vurtembergo kaj sekve de tio ili apartenis al la supera oficejo Rottweil.

Bühlingen estis unuafoje menciita kiel „Bisilingen” en 1108. Fare de Sankt Georgen la vilaĝo venis al Rottweil en 1538. Tamen, en 1566 Vurtembergo povis gajni la vilaĝon por si. Sed la aŭtoritatoj restis ĉe Rottweil. Bühlingen apartenis al la monaĥej-oficejo Sankt Georgen.

Feckenhausen (Fekenhaŭzen) estis unuafoje menciita kiel „Ueccenhusa” (Ikenhuza) en 902. Precipe la monaĥejo Sankt Gallen havis tie posedaĵojn. Ĝis la 13-a jarcento la vilaĝo apartenis al la graflando Hohenberg kaj en 1379 ĝi estis vendita al Rottweil’a burĝo nome Konrad Beck. La aŭstroj, kiuj en 1381 akiris la graflandon Hohenberg, lombardis la vilaĝon en 1468 al Balthasar Lutz, kiu vendis ĝin en 1514 al la hospitalo en Rottweil. Ĝi estis la sola vilaĝo en la hospitala ĉef-administrejo Rottweil.

Göllsdorf (Gelsdorf) estis unuafoje menciita en 1099 kiel „Geroldistorf”. Fare de la grafoj de Zimmern (Cimern) venis posedaĵoj al la monaĥejo Alpirsbach. En 1280 la monaĥejo Sankt Blasien akiris posedon de bienoj de la Rottweil’a burĝo Hübscher (Hibŝer), sed en 1466 fordonis siajn kvotojn al la urbo Rottweil. La unue kiel feŭdo al Hans Maier fordonitaj kvotoj de la servut-bieno estis venditaj ankaŭ al Rottweil en 1471. Tiam Rottweil apartenis al la supera vogt-oficejo Rottweil.

Hausen ĉe Rottweil estis unuafoje menciita kiel „Husen” (Huzen). Posedaĵojn havis tie la monaĥejo Sankt Georgen, kies kvoto venis en la 16-a jarcento fare de Rottweil al Vurtembergo. Tamen, la aŭtoritatoj restis ĉe Rottweil. La alia duono de la vilaĝo apartenis al la graflando Hohenberg, kiu en 1381 estis akirita de Aŭstrio. Feŭdprenantoj estis la sinjoroj de „Rotenstein”, kiuj vendis sian kvoton en 1768 al la monaĥinejo Rottenmünster. Sed ankaŭ tiu kvoto venis en 1803 al Vurtembergo. Poste unu parto de la vilaĝo apartenis al la staboficejo Rottenmünster, la alia al la monaĥej-oficejo Sankt Georgen kaj ekde 1806 al la supera oficejo Rottweil.

Neufra (Nejfra) estis unuafoje menciita en 1309 kiel „Nuveren”. La vilaĝo ankaŭ apartenis al la graflando Hohenberg kaj venis kun tiu al Aŭstrio. Tamen, la urbo Rottweil havis laŭ kontrakto el la 17-a jarcento la aŭtoritatojn super la vilaĝo. La vilaĝo apartenis al la „Pirschvogteiamt” (pirŝvogtejamt – ĉasvogtejo) Rottweil.

Neukirch (Nejkirĥ) estis unuafoje menciita en 1120 kiel „Nunchilcha” (Nunĥilĥa) resp. en 1278 kiel „Nunkilch” (Nunkilĥ). Grafo Berthold de Sulz ricevis la vilaĝon de la grafoj de Teck kaj li donis ĝin en 1311 kiel feŭdon al la Rottweil’a patricia familio Wirt. Tiu transdonis ĝin meze de la 15-a jarcento al la monaĥinejo Rottenmünster.

Zepfenhan (Cepfenhan) estis unuafoje menciita en 1275 kiel „Epfenhaim”. Far diversaj kavaliroj kaj sinjoroj venis la vilaĝo al Rottweil’aj burĝoj. En la 14-a jarcento apartenis Zepfenhan al la graflando Hohenberg kaj venis en la 16-a jarcento al la monaĥinejo Rottenmünster.

Enkomunumigoj

En la urbon Rottweil estis enkomunumigitaj sekvantaj komunumoj :

  • 1939 : Bühlingen
  • la 1-an de decembro 1971 : Hausen ĉe Rottweil
  • la 1-an de marto 1972 : Feckenhausen
  • la 1-an de oktobro 1972 : Göllsdorf
  • la 1-an de januaro 1973 : Neukirch
  • la 1-an de januaro 1974 : Zepfenhan
  • la 1-an de januaro 1975 : Neufra

Evoluo de enloĝantoj

Nombroj de enloĝantoj laŭ la respektiva regiona stato. La nombroj estas rezultoj de popol-nombrado (¹) aŭ oficialaj kompletigoj de la respektivaj statistikaj oficejoj (nur ĉefaj loĝlokoj).

Jaro Nombroj de enloĝantoj
1441 1.330 (impostdevaj)
1666 625 (impostdevaj)
1803 3.128
1849 5.157
1861 4.560
1. decembro 1871 5.135
1. decembro 1880 ¹ 6.047
1. decembro 1900 ¹ 7.968
1. decembro 1910 ¹ 9.644
16. junio 1925 ¹ 10.556
16. junio 1933 ¹ 11.278
Jaro Nombroj de enloĝantoj
17. majo 1939 ¹ 12.835
13. septembro 1950 ¹ 15.140
6. junio 1961 ¹ 17.876
27. majo 1970 ¹ 20.728
31. decembro 1975 24.354
31. decembro 1980 23.673
27. majo 1987 ¹ 22.787
31. decembro 1990 24.002
31. decembro 1995 24.656
31. decembro 2000 25.346
31. decembro 2005 25.678

¹ popol-nombrado

Religioj

Rottweil apartenis unue al la diocezo Konstanco kaj estis asignita al la arkidiakonejo „vor der Wald” (antaŭ arbaro). Kiel libera regna urbo Rottweil povis ordigi la religiajn aferojn mem. La reformacio unue estis disvastigita en gildo-rondoj sed ne estis enkondukita far la urba magistrato. Ĝis 1545 la anoj de la reformacio estis forpelitaj el la urbo. Per tio Rottweil kaj ĝiaj vilaĝoj restis katolikaj ĝis la 19-a jarcento. Ek de 1821 resp. 1827 la katolikaj komunumoj en la hodiaŭa urboregiono apartenas al la diocezo Rottenburg. Rottweil fariĝis sidejo de dekanejo. Al ĝi apartenas ĉiuj hodiaŭaj katolikaj komunumoj en la tuta urba regiono. Ili konsistigas plurajn anim-zorgunuojn, ekz. al anim-zorgunuo IV apartenas la komunumoj Sankta Kruco, Rottweil, la komunumo Sankta Maria, Hausen kaj la komunumo Sankta Petro kaj Paŭlo, Neukirch. La aliaj komunumoj en la urba regiono estas Sankt Pelagio, Rottweil, Sankt Silvestro, Bühlingen, Sankt Mikelo, Feckenhausen, Sankt Francisko Ksavero, Göllsdorf, Sankt Dionizio, Neufra kaj Sankt Nikolao, Zepfenhan. En la 19-a jarcento denove ekloĝis protestantoj en Rottweil. Ek de 1802 la vurtembergaj armeanoj estis provizitaj en Rottweil ; oni venigis la provizojn de Flözlingen (Fleclingen). Ek de 1807 estis disponebla propra garnizonpredikanto. En 1818 estis instalita la unua civila paroĥo. La protestanta paroĥa komunumo ricevis la iaman dominikanan monaĥej-preĝejon kiel urban paroĥan preĝejon. Post la dua mondmilito estis establitaj tri pliaj paroĥoj, 1958 la dua, 1978 la tria kaj 2000 la kvara paroĥo. La urba preĝejo estas la sola protestanta preĝejo en la urba regiono. Al ĝi apartenas ankaŭ la protestantoj, kiuj loĝas en Rottweil’aj urbopartoj kaj en kelkaj aliaj najbar-komunumoj. La paroĥa komunumo Rottweil apartenas al dekanejo Tuttlingen de la protestanta landeklezio en Vurtembergo. Krom la ambaŭ grandaj eklezioj estas en Rottweil ankaŭ komunumoj, kiuj apartenas al liberaj eklezioj, inter ili estas unu libera protestanta komunumo. Eĉ nov-apostola eklezio estas en Rottweil.

Politiko

Komunuma Konsilantaro

La komunuma elekto la 13an de junio rezultigis sekvan dispartigon de sidlokoj:

Kristandemokrata Unio de Germanio 10 sidlokoj
Socialdemokrata Partio de Germanio 6 sidlokoj
Liberaj elektantoj 5 sidlokoj
Forumo/La Verduloj 2 sidlokoj
Libera Demokrata Partio 2 sidlokoj
Politika Virina Iniciativo 1 sidloko 

Urbestroj

La administracio de Rottweil estis ĝis 1378 en la manoj de diversaj generacioj. Al tiuj staris vidalvide la gildoj. En 1379 ambaŭ interkonsentiĝis, ke el ĉiu gildo oni elektis du gildomajstrojn kiel anstataŭantojn en la konsilantaron. La konsilantaro konsistis el granda konsilantaro kaj el malgranda konsilantaro. La granda konsilantaro havis 80, sed de 1480 ne pli ol 52 membrojn. La malgranda konsilantaro havis 30 membrojn. La plej superaj oficistoj de la urbo estis : ŝulthajso(¹), urbestro, ĉefvogto, ĉasvogto, kestomajstro, kongregaci- kaj hospital- ĉefadministranto, ĉefarkitekto kaj 18 gildomajstroj. Ĉiuj plenumis sian oficon dumvive kun escepto de ŝulthajso kaj urbestro, kiuj alternis ĉiujare. (¹) malnoviĝinta nomo por la unua urbestro

Post la transiro al Vurtembergo en 1803 la urba ĉef-oficisto kun la magistrato gvidis la urbon. En 1808 la urbo havis urbestron, ek de 1822 ŝulthajson kaj ek de 1930 denove urbestron ĉe la pinto de la urbo. Krome ekzistis komunuma konsilantaro.

Post kiam en 1969 la nombro de enloĝantoj transiris la 20.000 –markon, la urbo, laŭ sia propono, estis nomumita je la unua de junio 1970 granda distrikt-urbo. De tiam la urba ĉefo portas la ofic-nomon ”ĉefurbestro”. Hodiaŭ tiu estas elektita de balotrajtuloj por la daŭro de 8 jaroj. Li estas prezidanto de la magistrato. Lia ĝenerala anstataŭanto estas la unua konsilanto kun la ofic-nomo ”urbestro”.

Urbestroj de Rottweil ek de 1820

Blazonoj

Rottweil'a pfenigo, je 1200

La blazono de Rottweil montras sur orflava ŝildo nigran aglon kun ruĝa lango kaj en sindefenda pozo. Sur ĝia brusto troviĝas alta, ora kruco. La hodiaŭ en la flago uzitaj urbokoloroj : nigra – flava, oficiale ne estas difinitaj. La originaj urbokoloroj : ruĝa – blanka, estas la koloroj de pli fruaj regnaj urboj. Rememoroj pri tiuj okazas nuntempe. La regna aglo simboligas la iam liberan regnan urbon. La aglo estas jam pruvebla en la sigeloj de 1280. En la 16-a jarcento aperas, krom la aglo, la altkruco por diferencigi. Ĝi estas interri-latigita kun la patrona festo de la Sankta Kruc-Preĝejo. Pri la blazonigo ekzistas diversaj prezentadoj. La hodiaŭa formo de la blazono estis difinita en 1955.

Ĝemelurboj

Rottweil havas kun sekvaj urboj ĝemeliĝon :

Kulturo kaj vidindaĵoj

Kapela Preĝejo

La mezepoka urbokerno de Rottweil estas aparte flegata de la loĝantoj. En la ĉirkaŭaĵo ne estas plia urbo de tiu grando kun kompareble konservita urbobildo. Tipe por Rottweil estas la burĝodomoj kun siaj tegmentaj randoj kontraŭ la strato kaj siaj multnombraj orieloj. Sakralaj konstruaĵoj kiel la Sankta Kruc-Preĝejo, la Kapela Preĝejo kun la fama turo, la Predikant- Preĝejo kaj la Lorenc-kapelo kreis la silueton. Pliaj kapelaj konstruaĵoj ornamis iam aldone la urbobildon. De la urba fortikaĵo restis partoj konservitaj, la Alta Turo, la Pulvo Turo, restaĵoj de la Dominikana Turo, la internurba Nigra Pordego, origine Arbara Pordego. Ankaŭ la Altan Ponton oni povas rigardi kiel parton de la urba fortikaĵo.

Sed malaperis la Alta Ponto Pordego, la ”Au” Pordego (Au = apud rivera herbejo) fine de la malsupra ĉefstrato, la Flötlin (Fletlin) Pordego kaj la Nova Pordego kun Ruĝa Turo en la „Waldtorort” (Arbara Pordega loko) la kvartalo supre de la Nigra Pordego. Faruna Sako kaj Johanana Turo malaperis jam dum la Tridekjara Milito kaj estis detruitaj kaj alniveligitaj al la tero kiel la ”Au”- kaj ”Hochbrücktor” (Hoĥbriktor)- antaŭurbo en tiu tempo. Ankaŭ tiuj anta-ŭurboj estis fortikigitaj kaj provizitaj per pordegoj kaj turoj.

Etmonumentoj ornamas aldone la stratbildon. Krom la Foira Fontoŝtono estiĝis en la paso de pasintaj jardekoj laŭ malnova modelo la Fontoŝtono de Sankt Kristoforo, la Fontoŝtono de Grafoj, la Sala Fontoŝtono kaj multnombraj pliaj etfontoŝtonoj. Pliaj gravaj fontoŝtonoj atendas ankoraŭ sian rekonstruadon. Tiel i.a. la ”Rössle”- (Ĉevaleta) Fontoŝtono, la Kapucena Fontoŝtono kaj la origina Hospitala Fontoŝtono.

Karnavalo

Rottweil'a Biss

Trans la regiono konata estas la malnova libera regna urbo pro sia karnavalo, kiu povas retrorigardi pri multjarcenta historio ; ĝi apartenas al la plej pompa de la ŝvaba-alemana karnavalo. Ĉiujare karnavallunde, en karnavalaj centroj ankaŭ nomita ”Roza Lundo”, iras 3.000 karnavalistoj tra la Nigra Pordego ”malsupren la urbon” kaj ĉ. 20.000 spektantoj rigardas en la mezepoka urbocentro la multkoloran moviĝon. Kune kun Elzach, Oberndorf kaj Überlingen la karnavalgildo Rottweil konsistigas la kvaropan aliancon.

Konstruaĵoj

La Nigra Pordego, parto de la ŝtaŭfa fortikaĵo, kiu estis konstruita en 1230, estas rigardata ekkonilo de la urbo. La katolika ĉefpreĝejo de la urbo estas la Sankta Kruc-Preĝejo. Ĝi supozeble estis konstruita en la 12-a jarcento. La Kapela Preĝejo (ĉielpreno de Maria) ricevis sian nomon laŭ la loko, sur kiu estis pilgrima kapelo kun jam delonge sekiĝinta kuracfonto por okulmalsanoj.

La Predikant-Preĝejo, la iama Dominikana Monaĥej-Preĝejo, kiu estis konstruita en la 13-a jarcento kaj alikonstruita en 1753, estas ek de 1818 protestanta urba preĝejo de Rottweil.

Pliaj gravaj konstruaĵoj estas la Alta Turo, ŝtaŭfa 54 metrojn alta bosa kvadro-turo el la 13-a jarcento, la malnova urbodomo, ankaŭ el la 14-a jarcento, la Alta Ponto super la profunda urba fosaĵo kaj la iama pulvofabriko Rottweil (Nekar-valo). Krom tio ekzistas multnombraj loĝdomoj en la urbo.

Pliaj preĝejoj estas la Preĝejo Ripozo de Kristo, konstruita en 17101715 kiel urba votiv-preĝejo post la Hispana Hered-orda Milito kaj la paroĥa preĝejo Sankt Pelagio en la malnov-urbo, la plej malnova paroĥa preĝejo de la tuta regiono, kiu estis konstruita jam en la 11-a jarcento. La iama tombeja kapelo Sankt Lorenco estas hodiaŭ muzeo. La iama regna monaĥinejo de cistercianinoj Rottenmünster estas hodiaŭ sanigejo. La iama hospitalo al la Sankta Spirito estas nun maljunulejo.

En la urbopartoj estas la sekvaj preĝejoj : Katolika preĝejo Sankt Mikelo, Feckenhausen, konstruita en 1871, post kiam la antaŭa preĝejo brulkonsumiĝis. Katolika preĝejo Sankt Ksavero, Göllsdorf, konstruita en 19521955. La malnova preĝejo estis konstruita jam en 1726 kiel filio de Rottweil-Malnov-urbo. Katolika preĝejo al nia Sinjorino, Hausen, konstruita en 1857/1858 surloke de malnova kapelo. Katolika paroĥa preĝejo Sankt Dionizio, Neufra, konstruita en 1813, tamen oni supozas, ke ekzistis preĝejo jam pli frue. Kapelo apud la strato al Aixheim estis malkonstruita en la 19-a jarcento. Katolika preĝejo Sankt Petro kaj Paŭlo, Neukirch, konstruita en 1737. Katolika preĝejo Sankt Nikolao, Zepfenhan, konstruita en 1953, tamen ekzistis jam en 1789 preĝejo, kies antaŭa konstruaĵo jam en 1684 estas menciita.

Muzeoj

  • Dominikana muzeo
  • Urba muzeo Rottweil
  • Pup- kaj ludil-muzeo
  • Artkolektaĵo Lorenc-kapelo
  • Salfareja muzeo malsupra bordomo
  • Skulptur-parko Erich Hauser (Eriĥ Haŭzer)

Regulaj aranĉoj

  • "Ferienzauber" (somera festivalo)
  • Rottweil'a "Jazzfest" (ĵazo festivalo)
  • Klasika muzikfestivalo "Sommersprossen"

Ekonomio kaj infrastrukturo

Trafiko

Rottweil estas grava regiona fervoja nodo, en kiu hodiaŭ 2 fervojaj linioj renkontiĝas, sed ĝis 1971 estis 3. Hodiaŭ Rottweil estas ICE-halto kaj grava ŝanĝostacio. La plej grava fervoja linio por Rottweil estas la ”Gäubahn” (gayban), regiona itinero de Singen (Hohentwiel) al Stutgarto. Ĉi tie trafikas (ek de decembro 2006 denove ĉiujn du horojn) la ICE-linio de Zuriko tra Stutgarto al Frankfurto ĉe Majno kun halto en Rottweil. Aldone trafikas regionaj eksprestrajnoj sur la ”Gäubahn”. Krome en Rottweil trafas la fervoja linio Rottweil – Villingen la "Gäubahn". Ĉi tie trafikas i.a. regionaj eksprestrajnoj de Rottweil tra Villingen ĝis Neustadt (Nigra Arbaro). La fervoja linio Balingen – Rottweil estas malfunkciigita ek de 1971 kaj parte eĉ malkonstruita. Ek de enkonduko de la ringotrajno la proksimtrafik-konekso de Rottweil al sudo esence pliboniĝis. Oni faris novajn haltopunktojn en Rottweil-Neufra, Rottweil-Göllsdorf kaj ankaŭ en Rottweil-Saline (salfarejo). Rottweil estas akceptita en la trafikunuiĝo Rottweil. Peraŭte oni atingas Rottweil tra la aŭtostrato A 81, StutgartoSingen, elveturejo Rottweil. La urbo situas ĉe la federacia strato B27 inter Schaffhausen kaj Stutgarto; ĝi ankaŭ situas ĉe la B14, kiu kondukas de Stockach ĉe Lago de Konstanco tra Tuttlingen al Rottweil kaj plue tra Horb ĉe Nekaro al Stutgarto. La urbo ankaŭ situas ĉe la B462 de Rottweil tra la Nigra Arbaro al Freudenstadt kaj Rastatt. Rottweil situas ĉe la Nekarval-bicikla vojo, kiu kondukas laŭlonge de Nekaro tra Horb ĉe Nekaro, Tübingen, Stutgarto, Heilbronn kaj Heidelberg al Mannheim.

Juĝejoj, publikaj instancoj kaj institucioj

Rottweil estas sidejo de la landdistrikto Rottweil en la regiono Nigra ArbaroBaarHeuberg. Krome estas ĉi tie financoficejo, agentejo por laboro, notariejo, tribunalo de unua instanco, kiu apartenas al regiona tribunaldistrikto Rottweil.

La urbo estas ankaŭ sidejo de la dekanej-unuiĝo Rottweil–Oberndorf de la diocezo Stutgarto, al kiu apartenas ambaŭ dekanejoj Rottweil kaj Oberndorf.

Medioj

Pri la lokaj okazaĵoj en Rottweil raportas kiel ĵurnalo la ”Ŝvarcvalda Kuriero”, la ”Stadtanzeiger” (urbaj novaĵoj, ankaŭ tra la reto) kaj unufoje semajne en la print-eldono la ”Nova Rottweil’a Gazeto” kaj la en la landdistrikto establita loka radiostacio ”Neckarburg”.

Klerigaj institucioj

Rottweil havas po unu ŝtata seminario pri didaktiko kaj klerigado de instruistoj por elementa kaj mezgrada lernejo kaj por gimnazioj. Krome estas la episkopa internulejo kaj la meti-akademio Rottweil.

Je ĝenerale klerigaj lernejoj la urbo havas tri gimnaziojn (Albertus-Magnus-gimnazio, Droste-Hülshoff-gimnazio, Leibniz-gimnazio), unu duagradan lernejon, unu subtenan lernejon (Achert-lernejo), tri elementajn lernejojn (Eichendorff-elementa-lernejo, elementa-lernejo Neufra, kaj elementa lernejo Neukirch) kaj ankaŭ kvar elementajn- kaj mezgradajn lernejojn (elementa- kaj mezgrada lernejo Göllsdorf, Johanana- elementa- kaj mezgrada lernejo, Konrad-Witz- elementa- kaj mezgrada lernejo kaj Römer- elementa- kaj mezgrada lernejo).

La landdistrikto Rottweil estas respondeca pri la meti-lernejo (i.a. kun teknika gimnazio), pri la komercista kaj mastrumada lernejoj (i.a. kun ekonomia gimnazio kaj bioteknologia gimnazio), pri la Gustav-Werner-lernejo por evolu-handikapitaj infanoj kaj junuloj kaj pri la flegista lernejo en la distrikt-malsanulejo Rottweil.

La privata Maximilian-Kolbe- elementa- kaj mezgrada lernejo, la faklernejo pri socialpedagogio, la Vinzenz von Paul Hospital GmbH- flegista lernejo, la flegista lernejo en la malsanulejo Rottenmünster kaj la ekumena infanĝardena lernejo por spirite handikapuloj rondigas la lernejan oferton en Rottweil. Krome estas en Rottweil popol-altlernejo kaj muziklernejo.

Aliaĵoj

Rottweil estas menciita en la kanzono ”Das Mädchen aus Rottweil” de la muzik-grupo Tote Hosen sur ilia albumo "Auswärtsspiel".

Rottweil'a hundo

Rottweil'a hundo

La nomo Rottweil estas ankaŭ la nomdonanto de la Rottweil'a hundo, kiu en la regiono ĉirkaŭ la urbo servis kiel buĉista hundo. Tamen, ĉar en Rottweil iam okazis ankaŭ granda brutofoiro kaj la Rottweil'a hundo ankaŭ estis utila kiel brut-paŝtista hundo, oni supozas, ke ĝi ricevis sian nomon de tio.

Gravaj civitanoj

Filoj kaj filinoj de la urbo

Pliaj gravaj civitanoj

Ligoj

eo:Rottweil