Lernu!: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TAA (diskuto | kontribuoj)
Oleg326756 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:
[[Edukado]] > [[Monda Universitato]] > lernu! < e-ttt-ejoj < [[Esperanto-kulturo]]
[[Edukado]] > [[Monda Universitato]] > lernu! < e-ttt-ejoj < [[Esperanto-kulturo]]
----
----
[[Dosiero:Lernu logo.gif|thumb|right|Logotipo de ''lernu!'']]'''''lernu!''''' (aŭ <u>lernu.net</u>) estas senpaga (kun libera aliro) multlingva [[retejo]] por konatiĝo kun kaj lernado de internacia lingvo [[Esperanto]]. En la paĝaro eblas informiĝi pri Esperanto, eklerni la lingvon per pluraj diversaj kursoj, uzi superrigardan gramatikon kun ekzercoj, fari ekzamenojn, ludi lingvoludojn, legi kaj aŭskulti rakontojn, uzi diversajn vortarojn, interŝanĝi mesaĝojn kun aliaj interesiĝantoj pri Esperanto, partopreni virtualajn lecionojn, aŭskulti Esperanto-[[muziko]]n kaj eĉ spekti filmetojn en Esperanto.
[[Dosiero:Lernu logo.gif|thumb|right|Logotipo de ''lernu!'']]'''''lernu!''''' (aŭ <u>lernu.net</u> [http://eo.lernu.net/]) estas senpaga (kun libera aliro) multlingva [[retejo]] por konatiĝo kun kaj lernado de internacia lingvo [[Esperanto]]. En la paĝaro eblas informiĝi pri Esperanto, eklerni la lingvon per pluraj diversaj kursoj, uzi superrigardan gramatikon kun ekzercoj, fari ekzamenojn, ludi lingvoludojn, legi kaj aŭskulti rakontojn, uzi diversajn vortarojn, interŝanĝi mesaĝojn kun aliaj interesiĝantoj pri Esperanto, partopreni virtualajn lecionojn, aŭskulti Esperanto-[[muziko]]n kaj eĉ spekti filmetojn en Esperanto.


==Historio==
==Historio==
Linio 54: Linio 54:
[[Kategorio:Lernado, instruado kaj kursoj de esperanto]]
[[Kategorio:Lernado, instruado kaj kursoj de esperanto]]


[[ca:Lernu!]]
[[de:Lernu!]]
[[de:Lernu!]]
[[en:Lernu!]]
[[en:Lernu!]]
[[fi:Lernu!]]
[[es:Lernu!]]
[[es:Lernu!]]
[[fi:Lernu!]]
[[fr:Lernu!]]
[[hu:Lernu!]]
[[nl:Lernu!]]
[[nl:Lernu!]]
[[ru:Lernu!]]
[[ru:Lernu!]]
[[th:Lernu!]]
[[th:Lernu!]]
[[zh:Lernu!]]

Kiel registrite je 22:32, 14 feb. 2007

Edukado > Monda Universitato > lernu! < e-ttt-ejoj < Esperanto-kulturo


Dosiero:Lernu logo.gif
Logotipo de lernu!

lernu! (aŭ lernu.net [1]) estas senpaga (kun libera aliro) multlingva retejo por konatiĝo kun kaj lernado de internacia lingvo Esperanto. En la paĝaro eblas informiĝi pri Esperanto, eklerni la lingvon per pluraj diversaj kursoj, uzi superrigardan gramatikon kun ekzercoj, fari ekzamenojn, ludi lingvoludojn, legi kaj aŭskulti rakontojn, uzi diversajn vortarojn, interŝanĝi mesaĝojn kun aliaj interesiĝantoj pri Esperanto, partopreni virtualajn lecionojn, aŭskulti Esperanto-muzikon kaj eĉ spekti filmetojn en Esperanto.

Historio

Dosiero:Malnova-lernu.jpg
Fragmento de la malnova lernu! en la ĉina lingvo

La ideo de lernu! kiel lerno-medio naskiĝis ligite kun la unua seminario de Esperanto@Interreto (E@I) en Stokholmo (Svedio) en aprilo de 2000, kaj konkretiĝis oktobre 2001 dum la dua E@I-seminario, ankaŭ en Svedio, en Upsalo. En julio de 2002, la projekto ricevis subtenon de la fondaĵo ESF, kaj la paĝaro ekkreiĝis en aŭgusto la saman jaron. Ĝi estis lanĉita publike la 21-an de decembro de 2002 kaj de tiam ĝi estas prizorgata de E@I kun la subteno de E@I kaj multaj individuaj subtenantoj kaj helpantoj.

Hokan LUNDBERG, unu el la iniciatintoj de la projekto, rakontas:

Mark Fettes de Esperantic Studies Foundation kaj mi iom diskutis la ideon en 2000 dum UN-konferenco en Novjorko, sed nur komence de 2002 la unua konkreta projektoskizo estis farita, kaj ni prezentis ĝin al ESF kadre de CALICO aprile la saman jaron. Kelkajn monatojn poste ni ekrealigis la skizon kaj decembre de 2002 la unua versio de lernu! estis lanĉita.

Eksterretaj eldonoj

Kelkfoje lernu! estis eldonita sur KD-j. Dum tri lastaj jaroj aperis diversaj eksterretaj versioj de la paĝaro kun aldonaj materialoj: muziko, programoj, aliaj Esperanto-kursoj, kiuj ne troviĝas ĉe lernu!. La plej nova versio, trovebla nun en interreto, ankoraŭ ne estis eldonita sur disko (KD aŭ DVD).

De tiu tempo la projekto evoluis tra pluraj labor-paŝoj, la nuna estas paŝo numero 6. Printempe de la jaro 2006 la paĝaro ekhavis novan ‘vizaĝon’, kiam multaj ĝiaj teknikaĵoj kaj la tuta dezajno estis ŝanĝitaj kaj plibonigitaj.

La teamo

Dum pli ol kvar jaroj al la evoluo de la paĝaro grave kontribuis multaj homoj, kiuj formis la labor-grupon aŭ ‘teamon’ de lernu!. Inter la teamanoj en diversaj periodoj (aŭ la tutan tempon) de la historio de la paĝaro estis (kaj kelkaj plu estas): Hokan LUNDBERG, Sonja PETROVIĆ-LUNDBERG, Bertilo WENNERGREN, Jevgenij GAUS, Neringa ZASAITĖ, Aaron CHAPMAN, Clayton SMITH (Argilo), Henning VON ROSEN.

Lingvohelpantoj kaj tradukantoj

Danke al la volontula helpo de dekoj da esperantistoj el diversaj landoj, lernu! estas alirebla en ĉ. dudeko da lingvoj de la mondo (la nombro kreskas konstante kun kreskanta populareco de la ret-paĝaro) kaj lernantoj havas eblecon korespondi kun lingvo-helpantoj en sia denaska lingvo.

Subteno de Google

Danke al sia ne-porprofita kaj instrua naturo, lernu! ĝuas subtenon de la interret-kompanio Google, kiu senpage reklamas la paĝaron inter serĉ-rezultoj ĉe sia serĉ-maŝino kaj senpage provizas sian serĉilon al la paĝaro. lernu! ankaŭ utiligas aliajn teknologiojn de Google ĉe la paĝaro kiel, ekzemple, statistik-servon, publikigon de kuntekstaj reklamoj kaj aliajn.

Ĉefaj trajtoj

Dosiero:Lernu-ekrano.jpg
Ekran-bildo de la paĝaro

Krom multajn kursojn por diversaj niveloj kaj aĝoj, lernu! havas ankaŭ plurajn aliajn servojn kaj ilojn: vortarojn, superrigardon de la gramatiko, laŭtlegitajn rakontojn kun bildoj, prezentojn de Esperanto, tujmesaĝilon, bibliotekon kun libroj, muziko kaj eĉ filmoj. Krome, sur ĝi troviĝas ludoj, diverstemaj forumoj, publikiĝas novaĵoj pri Esperanto-kunvenoj kaj aranĝoj. Esperantistoj kaj Esperanto-organizoj povas meti reklamon pri sia agado sur la paĝaron (senpage ĝis januaro de 2007).

Lastatempe la paĝaro estas vizitata averaĝe pli ol 75 mil fojojn monate, kaj la nombro stabile kreskas danke al reklamado kaj disvastiĝanta famo. Kiel novaj uzantoj ĉiumonate registriĝas pli ol mil vizitantoj. Plej multaj uzantoj venas el Eŭropo, Sud-Orienta Azio kaj ambaŭ Amerikoj. Pli ol duono de vizitantoj estas revenantaj uzantoj, la ceteraj estas nov-venintaj. Nuntempe lernu! estas la plej granda kaj populara Esperanto-kursejo en interreto, ĝi ankaŭ estas la plej granda fonto de la novaj esperantistoj, kiuj lernas la lingvon en interreto.

Roluloj de la paĝaro

La ĉefaj roluloj de la paĝaro estas kato Maz (li helpas al uzantoj navigi tra la paĝaro) kaj verdulo Zam (li prezentas la lingvon, vojaĝas tra la mondo kun uzantoj, kaj rolas en kelkaj el la ludoj). Krome, aliaj roluloj aperas en la kursoj: Ana Pana en Nov-Jorko estas heroino de la koresponda kurso Ana Pana kaj daŭriga kurso pri dialogoj en Esperanto Ana renkontas. Foje sur la paĝaro aperas malbonulo kaj krimulo Zamaĉo, kiu celas mortigi bonulon Zam, tiam la uzantoj estas alvokataj por trovi kaj sendanĝerigi la aĉulon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj