Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3: Linio 3:
Li ricevis militedukon sed la aresto kaj ekzilo en [[Zajsan]] ([[Siberio]]) interrompis lian militkarieron. Plue li laboris nur kiel privata instruisto kaj ĵurnalisto. Borovko fariĝis Esperantisto en la ekzilo en la unuaj jaroj de [[Esperanto-movado]] (en [[1889]]). Post finiĝo de la ekzilo, li loĝis en [[Odeso]] kaj tie vigle partoprenis la propagandon de Esperanto.
Li ricevis militedukon sed la aresto kaj ekzilo en [[Zajsan]] ([[Siberio]]) interrompis lian militkarieron. Plue li laboris nur kiel privata instruisto kaj ĵurnalisto. Borovko fariĝis Esperantisto en la ekzilo en la unuaj jaroj de [[Esperanto-movado]] (en [[1889]]). Post finiĝo de la ekzilo, li loĝis en [[Odeso]] kaj tie vigle partoprenis la propagandon de Esperanto.


Li tradukis ''[[La ŝtona gasto]]'' de [[Puŝkin]] ([[1895]]), kunlaboris en ''[[La Esperantisto]]'' kaj ''[[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo Internacia]]'', redaktis [[Jarlibro Esperantista|Jarlibron Esperantistan]] ([[Uppsala]], [[1897]]). En 1988 [[Herbert Mayer]], direktoro de la [[Esperantomuzeo]] en Vieno retrovis kaj publikigis la novelon (20 paĝan) ''En la Tombo'' redaktita en jaro 1892. Tiu novelo estas unu el la plej fruaj prozaj literaturaĵoj en Esperanto.
Li tradukis ''[[La ŝtona gasto]]'' de [[Puŝkin]] ([[1895]]), kunlaboris en ''[[La Esperantisto]]'' kaj ''[[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo Internacia]]'', redaktis [[Jarlibro Esperantista|Jarlibron Esperantistan]] ([[Uppsala]], [[1897]]). En 1988 [[Herbert Mayer]], direktoro de la [[Esperantomuzeo]] en Vieno retrovis kaj publikigis la novelon (20 paĝan) ''En la Tombo'', redaktitan en la jaro 1892. Tiu novelo estas unu el la plej fruaj prozaj literaturaĵoj en Esperanto.


Laŭ demando de Borovko, [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] skribis al li en [[1895]] (?) [[Letero al Borovko|sian faman leteron]] pri la [[Pra-Esperanto|deveno de Esperanto]].
Laŭ demando de Borovko, [[L. L. Zamenhof|Zamenhof]] skribis al li en [[1895]] (?) [[Letero al Borovko|sian faman leteron]] pri la [[Pra-Esperanto|deveno de Esperanto]].

Kiel registrite je 13:14, 22 feb. 2007

Nikolaj Afrikanoviĉ BOROVKO (ruse Николай Африканович Боровко) (naskiĝis 1863 en Zastavne (Volinia gubernio), mortis 1913 en Simferopolo (Krimeo)) estis unu el la unuaj pioniroj en Rusio.

Li ricevis militedukon sed la aresto kaj ekzilo en Zajsan (Siberio) interrompis lian militkarieron. Plue li laboris nur kiel privata instruisto kaj ĵurnalisto. Borovko fariĝis Esperantisto en la ekzilo en la unuaj jaroj de Esperanto-movado (en 1889). Post finiĝo de la ekzilo, li loĝis en Odeso kaj tie vigle partoprenis la propagandon de Esperanto.

Li tradukis La ŝtona gasto de Puŝkin (1895), kunlaboris en La Esperantisto kaj Lingvo Internacia, redaktis Jarlibron Esperantistan (Uppsala, 1897). En 1988 Herbert Mayer, direktoro de la Esperantomuzeo en Vieno retrovis kaj publikigis la novelon (20 paĝan) En la Tombo, redaktitan en la jaro 1892. Tiu novelo estas unu el la plej fruaj prozaj literaturaĵoj en Esperanto.

Laŭ demando de Borovko, Zamenhof skribis al li en 1895 (?) sian faman leteron pri la deveno de Esperanto.

En 1895, edziĝinte kun Esperantistino Antonina Ĉajkovskaja, Borovko transloĝiĝis Peterburgon kaj tie daŭrigis sian Esperanto-agadon. Post eksiĝo de F. Kanaloŝŝy-Lefler, Borovko estis elektita prezidanto de la Societo Espero 1896-1897. En 1911-1912 Borovko energie disputis kontraŭ Gaston Moch por fonetika skribado de propraj nomoj en Esperanto.

Li estas bopatro de Valdemar Langlet, kiu estis patro de Nina Borovko-Langlet.

Pseŭdonimo de Borovko estis Enbe.

La rakonton "En la tombo" tradukis en la ukrainan Viktor Pajuk (Ĉas i Podiji, 2005).

Eksteraj ligoj