LiveJournal: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Forigis redaktojn de Hate (diskuto); restarigis al la lasta versio de 125.30.2.173
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Komputiko]] > [[Interreto]] > [[TTT]] > '''LiveJournal'''

'''''LiveJournal''''' ([lajv-ĜUR-nl], ofte mallongigita kiel '''LJ''' aŭ '''lj''') estas la nomo de [[TTT]]-ejo, ĉe kiu interret-uzantoj povas krei kaj konservi [[taglibro]]n. Ĝi estas ankaŭ la nomo de la programaro, kiu funkciigas la servon. Ĝi estas unu el la multaj servoj, kiuj ebligas verkadon de [[retotaglibro|reta taglibro]] aŭ blogo (el la angla ''blog'' aŭ ''weblog'').
'''''LiveJournal''''' ([lajv-ĜUR-nl], ofte mallongigita kiel '''LJ''' aŭ '''lj''') estas la nomo de [[TTT]]-ejo, ĉe kiu interret-uzantoj povas krei kaj konservi [[taglibro]]n. Ĝi estas ankaŭ la nomo de la programaro, kiu funkciigas la servon. Ĝi estas unu el la multaj servoj, kiuj ebligas verkadon de [[retotaglibro|reta taglibro]] aŭ blogo (el la angla ''blog'' aŭ ''weblog'').



Kiel registrite je 12:35, 4 mar. 2007

LiveJournal ([lajv-ĜUR-nl], ofte mallongigita kiel LJlj) estas la nomo de TTT-ejo, ĉe kiu interret-uzantoj povas krei kaj konservi taglibron. Ĝi estas ankaŭ la nomo de la programaro, kiu funkciigas la servon. Ĝi estas unu el la multaj servoj, kiuj ebligas verkadon de reta taglibro aŭ blogo (el la angla blogweblog).

Estas diversaj funkcioj, kiuj distingas LiveJournal-on de aliaj blogaj TTT-ejoj. Unu el ili estas la "geamika paĝo" - listo de lastatempaj enskriboj de uzantoj, kiujn oni aldonis al sia "geamika listo". Ĝi faras de LiveJournal komunumon de interkonektitaj taglibroj kaj ŝanĝas la fokuson al societa reto. Alia distinganta trajto estas la stila sistemo S2, kiu ebligas al la uzantoj individuigi la aspekton de siaj afiŝoj kaj la funkciadon de siaj taglibroj.

La servil-programaro haveblas laŭ la principo de libera fonto, kaj oni uzas ĝin ankaŭ en aliaj TTT-ejoj (ekzemple DeadJournal).

Historio

LiveJournal estis lanĉita en 1999 de Brad Fitzpatrick, origine por raporti siajn travivaĵojn al gimnaziaj geamikoj. Ĝi estas posedata de Danga Interactive, kiun estras Fitzpatrick.

Komunumo

Je 2004, la retejo enhavis pli ol 2.000.000 kontojn, kaj proksime miliono da tiuj estas ĝisdatigitaj ĉiumonate [1]. Tiuj uzantoj skribas proksime 200.000 enskribojn je ĉiu tago. La plejmulto da la uzantoj, kiuj raportis siajn aĝojn, havas inter 15 kaj 22 jarojn. Preskaŭ du trionoj de tiuj uzantoj, kiuj raportis siajn seksojn, estas inaj.

LiveJournal estas populara precipe en la anglalingvaj landoj (kvankam ĝi havas funkcion por elekti lingvon; ankaŭ estas multe da Esperantistoj troveblaj sur LiveJournal), kaj Usono havas la plej grandan uzantaron. La sekvanta statistiko estas de januaro 2004:

Lando Nombro
Usono 1 232 000
Kanado 85 000
Unuigita Reĝlando 69 000
Aŭstralio 33 000

Simile al aliaj blogoj, la uzantoj povas afiŝi komentarojn en siaj taglibroj. Ĉiuj uzantoj, pagantaj aŭ ne, havas diversajn komentarajn elektojn: ili povas instrukcii al la programaro, ke ĝi permesu sole komentarojn de la uzantoj en ilia geamika listo, aŭ malpermesu sole sennomajn komentarojn (komentarojn de uzantoj, kiuj ne havas LiveJournal-an konton), aŭ tute malpermesu komentarojn.

LiveJournal ofertas ankaŭ al uzantoj de krei "komunumojn" - forumojn, ĉe kiuj oni povas diskuti diversajn temojn. Ekzemple, ekzistas komunumo pri Esperanto [2] kaj ankaŭ anglalingva komunumo pri Vikipedio [3]. Oni kreas komunumon per unue krei normalan konton, kaj malantaŭe konverti ĝin al komunumo. Ĉiu komunumo havas unu aŭ plurajn administrantojn, kiuj havas la alireblon por ŝanĝi la preferojn de la komunuma konto.

LiveJournal dependegas de uzantaj kontribuoj kaj volontulaj klopodoj. Ekzemple la helpejo funkciadas dank' al nepagataj volontuloj preskaŭ sole. Simile, la retejo tradukiĝas en aliajn lingvojn fare de volontuloj. Kvankam la programadon faras precipe dungitoj kaj la origina kreinto mem, oni ankaŭ konsideras kaj recenzas uzantajn kontribuojn en tiu ĉi afero.

Ekstera ligo

greke LiveJournal