Husanoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Removing: da:Hussit Modifying: es:Husitas
Linio 69: Linio 69:


[[cs:Husitství]]
[[cs:Husitství]]
[[da:Hussit]]
[[de:Hussiten]]
[[de:Hussiten]]
[[en:Hussite]]
[[en:Hussite]]
[[es:Husita]]
[[es:Husitas]]
[[fi:Hussilaisuus]]
[[fi:Hussilaisuus]]
[[fr:Église hussite]]
[[fr:Église hussite]]

Kiel registrite je 21:32, 5 mar. 2007

Dosiero:Husitacxaro.JPG
Ĉaro de la husmovado

Husmovado (nomata ankaŭ husana revolucio) okazis precipe en la jaroj 14151436 kaj ĝi apartenas nepripenseble al la ĉeĥa nacia historio, kvankam la moderna historio diskutas pri ĝia signifo.

Temis pri radikala reforma movado, predikata de Magistro Jan Hus kaj postulanta lontanefikan reformon de la eklezio. Jan Hus estis influita de angla teologo John Wyclif kaj parte eĉ de la movado de Valdenanoj. Dum la husmovado ekzistis tri ĉefaj fluoj: la radikalaj taboranoj, centristaj orebitoj, post morto de Jan Žižka nomataj orfoj, kaj la moderaj praganoj.

Koncilio en Konstanco kaj komencoj de la husmovado

Aresto de Jan Hus en Konstanco (jaro 1414 elvokis en la ĉeĥaj landoj grandan streĉon kaj la nobelaro vokis tion, por ke imperiestro Zigmundo la 1-a liberigu Janon Huson. Post morto de Hus en la kocilio en Konstanco la 6-an de julio de 1415 komenciĝis malfermitaj bataloj, precipe kontraŭ klerikaro kaj ordenanoj, do eĉ ĉefepiskopo devis fuĝi. Reĝo Karolo la 4-a, gvidita ankaŭ de sia malamo kontraŭ Zigmundo la 1-a, same kiel de sia edzino, klinita al la favoruloj de Hus, subtenis tiun ĉi ribelon. Papo Martino la 5-a ankoraŭ kiel kardinalo, intervenis en la batalon kontraŭ la opinioj, kiujn la koncilio kondamnis, sed li bezonis por tio kunlaboron de reĝo Venceslao la 4-a. En la jaro 1418 Zigmundo akiras sian fraton Venceslaon en la flankon de la koncilio, ĉar la religia milito estis eksplodonta. La gvidantoj de la husmovado kaj soldatarkomandantoj devis forlasi la landon kaj katolikaj pastroj estis enoficigitaj reen en siajn postenojn.

Precipe post morto de reĝo Venceslao la 4-a en la jaro 1419 okazis en la lando la plej diversaj kunpuŝiĝoj. Defenestradoj de urbodomanoj el fenestroj de praga novurba urbodomo kaj koncentriĝado de husanoj en urboj kaj en montaraj regionoj estis komenco de la husana revolucio kaj militoj, kiuj sekvis ĝin. En la jaro 1420 la husanoj destinis sian programon en la t.n. Kvar artikoloj pragaj. En la sama jaro ili fondis urbon Tábor, kiu poste fariĝis la centro de la husana revolucio.

Husanaj militoj

Zigmundo la 1-a, valida heredanto de la ĉeĥa trono, reagis al la eventoj en la ĉeĥaj landoj ekde la jaro 1420 ĝis la jaro 1431 per kvin kruckavaliraj militiroj. Ĉiuj estis malvenkitaj. La husanajn soldatarojn gvidis unue legenda kaj neniam malvenkita Jan Žižka el Trocnov. Poste Prokop Holý transprenis gvidadon de la husanaj soldataroj. Sed eĉ ne husanoj evitis al internaj konfliktoj kaj ili apartiĝis al radikala alo (Taboritoj kaj Orfoj), kiuj rifuzis kian ajn kompromison, realigante turniĝon de ĉiuj loĝantoj de Landoj de Krono Ĉeĥa al la Kvar artikoloj pragaj kaj daŭrigante en la bataloj kontraŭ katolikaj landoj, kaj la moderaj kalikuloj, al kiuj temis pri interkonsento kun la imperiestro kaj la eklezio kaj pri finigo de la milito. Tio fine montriĝis en decida periodo, dum traktado kun bazela koncilio

Traktado kun bazela koncilio

Bazela koncilo invitis ĉeĥan senditon kaj ili diskutis precipe rilate al la kvar artikuloj pragaj la 10-an de januaro de 1432. Sed okazis nenia unueco. Post pluaj traktadoj estis fine la 30-an de novembro de 1433 en Prago akceptita la t.n. Praga kompaktato. Tiu ĉi interkonsento certigis akceptado de utrakvismo al tiuj, kiuj volas, sed samtempe kun kompreno, ke Kristo ĉeestas sub ĉiu el la manieroj. La libera predikado de la vorto estis permesita sub certaj kondiĉoj – la eklezio estis aprobonta kaj lokigonta pastron, tiel estis konservota aŭtoritato de episkopo. Sed artikolo rilatanta al profana potenco de pastro ne implicitis.

Fino de la husmovado

Konfliktoj inter la taboranoj kaj la moderaj kalikuloj fine gvidis al batalo ĉe Lipany, en kiu la 30-an de majo de 1434 staris kontraŭ si la unuiĝintaj fortoj de la taboranoj kaj orfoj en unu flanko kaj la katolikoj kaj la moderaj kalikuloj en la alia flanko. La batalo finiĝis per granda venko de la modera flanko kaj definitiva neniigo de la radikalaj kampaj soldataroj. La gvidanto de la taboranoj Prokop Holý en la batalo falis. La ĉefkomandanto de la orfaj kampaj soldataroj Jan Čapek ze Sán eĉ kun granda parto de sia rajdistaro eskapis ĝis Kolín kaj pli malfrue li agnoskis la malvenkon. Dum plimulto da tempo li reteniĝis ekster la teritorio de Bohemio.

La rezulto de la batalo signifis finon de la influo de la taboranoj al la agado en Bohemio. La nobelara koncilio sesianta en Jihlava en la jaro 1346 akceptis la kompaktaton kaj tiel estis atingita repaciĝo inter ĉeĥoj kaj Romo kun la tuta okcidenta eklezio. Imperiestro Zigmundo la 1-a akiris fine la ĉeĥan kronon. La nobelaro poste rifuzis en Prago la doktrinon de Viklef pri la lasta vespermanĝo kiel heredon de la jaro 1444. Plimulto de la taboranoj transiris al la flanko de la kalikuloj, la resto kreis Unuecon fratecan.

La plej gravaj datoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.husitstvi.cz greke http://archive.joan-of-arc.org/joanofarc_letter_march_23_1430.html greke http://cs.wikipedia.org/w/index.php?title=Franti%C5%A1ek_%C5%A0mahel&action=edit&section=1%7Ck greke http://www2.kenyon.edu/Projects/Margin/hussites.htm