Glaciologio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Modifying: id:Glasiologi
→‎retligoj: www.awi-bremerhaven.de -> www.awi.de
Linio 14: Linio 14:
* [http://www.dhs.ch/externe/protect/textes/d/D24472.html Artikel ''Glaziologie''] im [[Historisches Lexikon der Schweiz|Historischen Lexikon der Schweiz]]
* [http://www.dhs.ch/externe/protect/textes/d/D24472.html Artikel ''Glaziologie''] im [[Historisches Lexikon der Schweiz|Historischen Lexikon der Schweiz]]
* http://www.glaciers-online.net
* http://www.glaciers-online.net
* http://www.awi-bremerhaven.de
* http://www.awi.de
* http://www.glaziologie.de
* http://www.glaziologie.de
* http://www.vaw.ethz.ch
* http://www.vaw.ethz.ch

Kiel registrite je 21:26, 13 mar. 2007

Glaciologio estas la scienco pri la formoj, ekesto kaj ecoj de glacio kaj neĝo kune kun ilia transformiĝo al glaĉero, ĉiamfrosto kaj sojlglaciaĵo. Ĝi estas interdisciplina scienco, kiu tuŝas geografion, meteorologion, hidrologion, geologion, biologion kaj ekologion. Krome ĝi estas unu el la plej gravaj disciplinoj de la polaresploro. La ekzisto de glacio sur la Marso kaj sur diversaj lunoj de la planedoj de nia sunsistemo donas al tiu scienco ankaŭ eksterteran komponenton.

Unuopaj kampoj de tiu scienco ampleksas la historion de la glaĉeroj kaj la rekonstruon de pasintaj glaĉeroformiĝoj, efikoj de la glaĉeroj al la klimato, la kontribuo de glaĉeroj al la erozio kaj la vivoformoj en la glacio.

La "lulilo de la glaciologio" staris sur la Glaĉero Unteraar en la Berner Oberland (supera regiono de Bern). Tie la geologo Franz Josef Hugi faris siajn unuajn studojn. En 1840 ekestis tie sub Louis Agassiz unua "esplorstacio" sub rokbloko, la tielnomata "hotel des Neuchatelois" (hotelo de la Novkastelanoj). La nocion Glaciepoko, germanlingve "Eiszeit", enkondukis Karl Friedrich Schimper en 1837.

La fakterenon prilaboras esplorinstitucioj en multnombraj landoj. En Germanio la Alfred-Weger-Institut en Bremerhaven estas gvidanta reprezentanto de la glaciologio.

Pri la formoj kaj sedimentoj, kiuj ekestis per la glaĉeroj, okupas sin la Glacimorfologio respektive la Geologio.

literaturo

retligoj