Danio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Bot-Schafter (diskuto | kontribuoj)
e Aldonis ligilon al elstara artikolo por be:Данія
Linio 166: Linio 166:
Post la granda antaŭenpuŝo en 1907-09 la dana E-movado dum pluraj jaroj pli malrapide progresis. Tre notinda tamen estas la agado de E-oficejo en Kopenhago, kiu en la komenco de la milito tutmonda interrilatis kun la militantaj landoj kaj faris gravan kaj plejparte sukcesan laboron por serĉi vunditajn kaj malaperintajn homojn el ĉiuj landoj kaj doni informojn al iliaj parencoj.
Post la granda antaŭenpuŝo en 1907-09 la dana E-movado dum pluraj jaroj pli malrapide progresis. Tre notinda tamen estas la agado de E-oficejo en Kopenhago, kiu en la komenco de la milito tutmonda interrilatis kun la militantaj landoj kaj faris gravan kaj plejparte sukcesan laboron por serĉi vunditajn kaj malaperintajn homojn el ĉiuj landoj kaj doni informojn al iliaj parencoj.


Post la apero de [[Ido]] venis malfacila tempo por la dana E-movado. Multaj E-istoj transiris al [[Ido]], i. a. prof. [[Jespersen]], kiu en [[Kopenhago]] kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ E. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan [[Ido-movado]]n. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo - jen la ĉefa kaŭzo de la multjara malprogresado de E en nia lando, fakte ĝis [[1927]], kaj post tiam denove kelkajn jarojn pro la apero de [[Novial]] ("[[Jesperanto]]" kiun vorton moke kreis unu el la Kopenhagaj gazetoj). Notinde estas, ke la kontraŭ-Ido-polemikon gvidis f-ino [[M. NOLL]], Kopenhago.
Post la apero de [[Ido]] venis malfacila tempo por la dana E-movado. Multaj E-istoj transiris al [[Ido]], i. a. prof. [[Jespersen]], kiu en [[Kopenhago]] kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ E. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan [[Ido-movado]]n. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo - jen la ĉefa kaŭzo de la multjara malprogresado de E en nia lando, fakte ĝis [[1927]], kaj post tiam denove kelkajn jarojn pro la apero de [[Novial]] ("[[Jesperanto]]" kiun vorton moke kreis unu el la Kopenhagaj gazetoj). Notinde estas, ke la kontraŭ-Ido-polemikon gvidis f-ino [[Margrethe Caroline Noll|M. NOLL]], Kopenhago.


En la vintro 1925-26 okazis disaŭdigo de E-kurso per La danaj radiostacioj. Ĝin gvidis ĉefinstruistino [[Rybo]]. Grandamase estis aĉetataj lernolibroj, sed la radioestraro post kelkaj monatoj malpermesis tiun E-kurson (motivo: tro malmultaj interesas sin pri E.) Aŭtunon [[1927]] denove disaŭdiĝis E per la radio-stacioj, sed nur kiel ĉiusabata programresumo. En la [[31 de decembro]] [[1927]] vespere la dana radiofonio sendis saluton al eksterlando en dana, angla, franca, germana kaj E lingvoj. Post tiu tempo la radio-estraro ne plu volis permesi E-n.
En la vintro 1925-26 okazis disaŭdigo de E-kurso per La danaj radiostacioj. Ĝin gvidis ĉefinstruistino [[Rybo]]. Grandamase estis aĉetataj lernolibroj, sed la radioestraro post kelkaj monatoj malpermesis tiun E-kurson (motivo: tro malmultaj interesas sin pri E.) Aŭtunon [[1927]] denove disaŭdiĝis E per la radio-stacioj, sed nur kiel ĉiusabata programresumo. En la [[31 de decembro]] [[1927]] vespere la dana radiofonio sendis saluton al eksterlando en dana, angla, franca, germana kaj E lingvoj. Post tiu tempo la radio-estraro ne plu volis permesi E-n.

Kiel registrite je 15:45, 17 mar. 2007

Danio
Danio
(Dana Kongeriget Danmark)

Flago de Danio

Blazono de Danio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Der er et yndigt land (Jen kuŝas ĉarma lando)
Situo
ŝtato • kolonia ŝtato • aŭtonoma lando ene de la Reĝlando Danio • lando ĉe la Balta Maro • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kopenhago
Oficiala(j) lingvo(j) dana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) dana
Plej ofta(j) religio(j) ?
Areo 43.094 kv. km²
- % de akvo 1,6 %
Loĝantaro 5.432.335 (2006) (1-a de oktobro 2019)
Loĝdenso 125 loĝ./km²
Horzono +1
Interreta domajno dk
Landokodo DK
Telefona kodo 45
Plej alta punkto Møllehøj
Plej malalta punkto Lammefjord
Politiko
Politika sistemo Monarkio
Ŝtatestro Reĝino Margrethe la 2-a
Ĉefministro ĉefministro Anders Fogh Rasmussen
Nacia tago 5-a de junio (Konstitucia tago)
Sendependiĝo prahistorie.
Ekonomio
Valuto [[Krono]] (DKK)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Dana Esperanto-Asocio
vdr

La Reĝlanda Danio (Dana: Kongeriget Danmark IFA:['dɑnmɑɐ̥g̊]) estas la plej malgranda kaj sudokcidenta lando de la nordaj landoj. Ĝi situas norde de Germanio (la nura tera najbaro), sudokcidente de Svedio, kaj sude de Norvegio. Ĝi situas en Skandinavio en la norda parto de Eŭropo, sed ne sur la Skandinavia duoninsulo.

La lando situas inter la Balta maro kaj la Norda Maro. Ĝi fizike konsistas el duoninsulo Jutlando kaj 443 nomohavaj insuloj, el kiuj nur 76 loĝatas. Plej gravaj insuloj estas la Nordjutlanda insulo, Fyn, Sjælland (ejo de ĉefurbo Kopenhago) kaj Bornholm. Sude ĝi havas mallongan terlimon al Germanio, norde kaj oriente marlimas al Norvegio kaj Svedio pere de maretoj Skagerrak kaj Kattegat.

Danio estas konstitucia monarkio, unu el la plej malnovaj monarkioj de la mondo, kaj estas parto de la Eŭropa Unio. Gronlando kaj la Ferooj estas la kronaj teritorioj de Danio, unu la alia kun federacia reĝo. Danio estis elektita kiel membro de la UN-a Konsilio de Sekureco kaj regas en la skandinavia modelo de publikaj servoj.

Regionoj de Danio


Administra divido kaj ĉefaj urboj

Partoj

La dek plej grandaj urboj (2006)

NASA: Danio, 15.3.2002
  1. Kopenhaga regiono - 1.091.978
  2. Arhuzo - 228.764
  3. Odense - 146.240
  4. Aalborg - 122.794
  5. Esbjerg - 72.017
  6. Kolding - 55.777
  7. Randers - 55.709
  8. Vejle - 51.878
  9. Horsens - 50.377
  10. Roskilde - 44.539

Insuloj laŭ enloĝateco

  1. Sjælland - 2.033.467
  2. Fyn - 438.521
  3. Amager - 151.593
  4. Lolland - 71.473
  5. Als - 51.268
  6. Bornholm - 44.924
  7. Falster - 42.902
  8. Mors - 23.028
  9. Langeland - 14.708
  10. Møn - 10.368
  11. Ærø - 7.600
  12. Tåsinge - 6.256
  13. Samsø - 4.331
  14. Thurø - 3.638
  15. Fanø - 3.241
  16. Læsø - 2.362
  17. Bogø - 1.014
  18. Fur - 999
  19. Orø - 936
  20. Rømø - 805
  21. Fejø - 625
  22. Jegindø - 548
  23. Sejerø - 405
  24. Agersø - 279
  25. Strynø - 211
  26. Femø - 204
  27. Enø - 203
  28. Aarø - 199
  29. Bjørnø - 54

Esperanto en Danio

Vidu ankaŭ sub la artikolo Dana Esperanto-Asocio.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Danujo. Jam antaŭ 1850 du danoj, la fama lingvisto Rasmus Rask kaj la komedi-verkisto Thomas Overskou sendepende unu de la alia sin okupis pri konstruado de artefarita lingvo. Sed la ĝenerala publiko ne konatiĝis kun tiu demando antaŭ ol Volapük eniris en Danlandon 1886 kaj post malmultaj jaroj malaperis.

La unua dana lernolibro de Esperanto, verkita de Christian Nielsen aperis en Flensburg 1890. Verŝajne nur tre malmultaj adeptoj de Esperanto troviĝis en Danlando antaŭ la apero de vortaro kaj lernolibro de Fr. Skeet-Giörling (1904), "la patro de la dana E movado". Li faris siajn unuajn kursojn en Aalborg ĉirkaŭ 1904, sed poste li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li daŭrigis sian laboron kun granda sukceso.

La konata lingvisto, prof. Otto Jespersen (aŭtoro de la lingvoprojekto "Novial") varme interesiĝis pri Esperanto kaj publikigis longan rekomendan artikolon pri ĝi en la multe legata revuo "Tilskueren" (1905). Samtempe alia fama lingvisto prof. Vilhelm Thomsen verkis kaj eldonis broŝuron pri "la komuna lingvo de la scienco."

Fine en 1906 fondiĝis la unua E grupo dana, "E-ist-foreningen", kies unua prez. estis magistro Holger Wiehe kaj ĝia sekr. f-ino Gunvar Monster. Post unu jaro tiu grupo ekeldonis la unuan danan E gazeton E-Bladet: Helpa Lingvo, kiun redaktis Wiehe. Fervoraj E-istoj faris paroladojn pri la nova lingvo, precipe Skeel-Giörling kaj Monster.

En 1907 la plej granda Kopenhaga gazeto "Politiken" ekinteresiĝis pri Esperanto kaj aranĝis kursojn kun 350 kursanoj. Skeet-Giörling instruis ilin. Ankaŭ en Kristana Unuiĝo por junuloj en Kopenhago li aranĝis kursojn. Post tiuj kursoj fondiĝis E grupo por junuloj, kies prez. fariĝis Svend Rehling. En laboristaj rondoj gvidis Leo Abraham kursojn kaj fondis poste grupon. Tiuj du grupoj ne vivis longe.

Ankaŭ ekster Kopenhago la E movado ekfloris. En Odder kaj Brönderslev okazis kursoj, kaj en Randers kaj Faaborg fondiĝis kluboj. Plej vigle laboris la klubo en Odense, kie N. C. Carlsen faris gravan propagandon. En la tiea komerca lernejo oni komencis instrui E-n. Baldaŭ sekvis la seminario en Odense. La klubo en Odense fondiĝis 1907, 1910 fondiĝis la laborista klubo. En Kopenhago Bendix, P. Borberg, f-ino Monster kaj Skeel-Giörling faris la plej grandan laboron. Bendix instruis i. a. E-n en kurso de 300 telefonistinoj. En jan. 1908 fondiĝis laŭ instigo de f-ino Sehroder Centra Dana E-ista Ligo (CDEL). En 1909 fondiĝis "Aaiborg EK" (prezidita de E. Friis), "EK de Vejle" (M. Packness), "Randers EK" serĝento Rasmussen) "Konversacia Klubo de Aarhus" (Chr. Heilskov) kaj en 1910 "ES de Esbjerg." La unua jarkunveno de danaj E-istoj okazis en Arhuzo 1909. Poste en Kopenhago en 1910, Odense en 1911, Vejle en 1912, Arhuzo en 1913, Horsens en 1914, Odense en 1915, Kopenhago en 1916, Kolding en 1919, Grenaa en 1925, Sönderborg en 1927, Odense en 1928, Holbak en 1929, Kopenhago en 1930, Odense en 1931, Arhuzo en 1932, Odense en 1933.

Post la granda antaŭenpuŝo en 1907-09 la dana E-movado dum pluraj jaroj pli malrapide progresis. Tre notinda tamen estas la agado de E-oficejo en Kopenhago, kiu en la komenco de la milito tutmonda interrilatis kun la militantaj landoj kaj faris gravan kaj plejparte sukcesan laboron por serĉi vunditajn kaj malaperintajn homojn el ĉiuj landoj kaj doni informojn al iliaj parencoj.

Post la apero de Ido venis malfacila tempo por la dana E-movado. Multaj E-istoj transiris al Ido, i. a. prof. Jespersen, kiu en Kopenhago kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ E. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan Ido-movadon. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo - jen la ĉefa kaŭzo de la multjara malprogresado de E en nia lando, fakte ĝis 1927, kaj post tiam denove kelkajn jarojn pro la apero de Novial ("Jesperanto" kiun vorton moke kreis unu el la Kopenhagaj gazetoj). Notinde estas, ke la kontraŭ-Ido-polemikon gvidis f-ino M. NOLL, Kopenhago.

En la vintro 1925-26 okazis disaŭdigo de E-kurso per La danaj radiostacioj. Ĝin gvidis ĉefinstruistino Rybo. Grandamase estis aĉetataj lernolibroj, sed la radioestraro post kelkaj monatoj malpermesis tiun E-kurson (motivo: tro malmultaj interesas sin pri E.) Aŭtunon 1927 denove disaŭdiĝis E per la radio-stacioj, sed nur kiel ĉiusabata programresumo. En la 31 de decembro 1927 vespere la dana radiofonio sendis saluton al eksterlando en dana, angla, franca, germana kaj E lingvoj. Post tiu tempo la radio-estraro ne plu volis permesi E-n.

Ne ekzistas multaj lernolibroj en dana lingvo. Tiuj de Chr. Nielsen kaj de Packness ne estas multe konataj. La plej bona estis la lernolibro de Skeel-Giorling. Unua eldono baldaŭ elĉerpiĝis kaj sekvis novaj; post la morto de la aŭtoro ĝi ne plu estis eldonata. En 1918 P. Zoffmann eldonis sian lernolibron; 1922 aperis dua eldono. En 1924 aperis lernolibreto de M Noll. En 1930 aperis nova lernolibro de L. Friis.

Vortaroj

La unuan E-vortaron eldonis Skeel-Giorling (1907). En 1909 eldonis K. Bendix sian D-E vortaron. Post la morto de Skeel-Gibrling lia vortaro ne aperis en dua eldono, sed A. P. Dueholm eldonis bonegan E-D vortaron. En 1922 P. Zoffmann eldonis sian vortaron kun E-dana kaj dana-E partoj. Ĝi estas multe aĉetata de komencantoj, ĉar ĝi enhavas ambaŭ partojn, sed ĝi ne estas tiel detala kiel la aliaj.

Perkorespondan kurson, kiu konsistas el 6 lecionoj, eldonis CDEL en 1928. Kvankam ĝi estas tre konciza, ĝi tamen estis multe vendata pro vigla propagando.

Post fondiĝo de CDEL aperis multaj danaj E-gazetoj: 1907-1912 Dana E-isto, red. A. Nissen; 1912-1913 Danlando, sama redaktoro. Dum la mondmilito ne aperis dana E-gazeto. En l919-1920 E-raporto de CDEL. Dum 1920-1922 denove ne ekzistis dana E-gazeto. En 1922-1926 aperis raporto pri dana E-movado en ,E' de UEA. En 1926-1928 eldonis P. Neergaard je propraj kostoj kaj risko "La Forta Voko"-n, sed ĉar li kontraktis kun la revuo "Sind og Samfund" pri aperigo de "La Forta Voko" en ĝi, decidis CDEL mem eldoni sian gazeton Dansk E-Blad (dana E-gazeto), redaktoro M. Palsberg, Aarhus.

E-ekzamenoj okazis jam en 1908, sed post tiam neniu partoprenis en ekzamenoj ĝis 1928, kiam CDEL ellaboris tute novan ekzamenregularon. Ĝi konsistas el 3 gradoj: I, II kaj III. La lasta estas por kursgvidado. Per tiu nova regularo okazis multaj ekzamenoj en diversaj lokoj, kaj ofte kun granda aro da partoprenantoj.

La stato de CDEL en la fino de 1932 estas: 15 grupoj kun proks. 500 membroj. Kelkaj kluboj ne apartenas al CDEL, kaj izoluloj nepovas esti membroj de CDEL sen aniĝo al klubo. Entute estas venditaj proks. 15 000 lernolibroj en Danio.

En diversaj urboj fondiĝis laboristaj grupoj, kiuj ne apartenas al CDEL, sed intencas starigi propran landan organizon. R. Jorgensen, Aabyhoj, faris tiurilate grandan laboron.

En 1929 okazis Ĉe-kurso en Odense gvidata de T. Morariu. En 1931 venis Ajo, Karlsruhe, al Danlando por je propraj kostoj kaj risko gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Tion li tre sukcese faris. Li propagandis kaj instruis en Sönderhorg, Lunderskov, Kolding, Arhuzo, Aalborg kaj Randers. En somera ferio 1932 aranĝis L. Friis en Silkeborg Ĉe-metodan kurson por geinstruistoj kun Ajo kiel gvidanto. Tiuj pli ol 30 geinstruistoj ne nur lernis la lingvon, sed hejmenveninte preskaŭ ĉiuj propagandis kaj gvidis E-kursojn. Aŭtune 1932 alvenis Ĉe-instruistino M. Saxl, Berlin, por gvidi kursojn. Ŝi instruis en Silkeborg, Arhuzo, Aalborg, Hobro, Hjorring, Brönderslev, kaj Randers.

  • Nicolai Liventhal (1916-2004), FD pri ekonomio, lingvoj kaj kriptologio en Kopenhago, forpasis en Kastrup. La ekonomiisto el Tallinn, esperantisto ekde 1934 kaj estrarano de la estona asocio (1938-1940), venis en 1943 pro edziĝo al Danio. Post 1974 li apogis la Neŭtralan Esperanto-Movadon (NEM).


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj

greke La Dana Esperanto-Asocio


Ŝablono:LigoElstara

ru-sib:ДанияŜablono:LigoElstara