23738 van Zyl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el (23738) 1998 JZ1)
23738 van Zyl
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 23738 van Zyl
Aliaj nomoj 1998 JZ1 , 1976 QR2 ;
1976 RA
Nomita laŭ Japie van Zyl vd
Malkovro
Malkovrinto NEAT
Dato de malkovro 1-a de majo 1998
Loko de malkovro Haleakalā (Havajo, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
322,556 Gm (2,156 AU)
228,622 Gm (1,528 AU)
416,490 Gm (2,784 AU)
Discentreco 0,2913
Meza anomaliangulo 79,326°
Epoko 1-a de julio 2021
Klinangulo 5,813°
Periodo 1156,027 tagoj (3,165 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
41,142°
Argum. de periapsido 246,721°
Terdistanco
- Minimuma

78,379 Gm (0,523928 AU)
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo ~0,26 tago (~6,3 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,24 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,68
vdr

23738 van Zyl estas marsrenkonta asteroido malkovrita la 1-an de majo 1998 en la kadro de la astronomia programo Near Earth Asteroid Tracking (NEAT) elde la stacio de Maui de la reto GEODSS de la United States Air Force sur la monto Haleakalā, en la havaja insulo Maui (Usono).

Ĝi estas en orbita resonanco 3:5 kun Marso.

Ĝia discentra orbito ekstere tanĝas tiun de Marso. Ĝia marsa MOID estas 0,11598 AU, tie estas 17,350 milionoj da km.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas nomita en memoro de Jakob “Japie” van Zyl (19572020), pioniro en la kompreno pri la tera sistemo, uzinte datumojn de distanca sondado. Fruktodona esploristo, pasia mentoro kaj elstara gvidanto, Jakob progresis dum sia tuta vivo, en sia kariero de 33 jaroj en la JPL por fariĝi Direktoro en Sunsistema Esploro kaj Asociata Direktoro de la JPL por la Strategio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (23001 – 24000)Poste:
(23737) 1998 HW15023738 van Zyl23739 Kevin