1. FC Kaiserslautern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1. FC Kaiserslautern
Vereinswappen des 1. FC Kaiserslautern
futbala klubo
Kluba nomo  1. Fußball-Club Kaiserslautern e.V.
Fondita  2-a de junio 1900
Stadiono  Fritz-Walter-Stadion, Kaiserslautern
Kapacito  49 850
Prezidanto  Wolfgang Erfurt (ekde fino de 2019)
Trejnisto  Dirk Schuster (ekde majo 2022)
Ligo  dua germana ligo (Zweite Bundesliga)
2021/22  3-a pozicio
Oficiala retejo  www.fck.de
Hejme
Ekstere
vdr

La 1 FC Kaiserslautern (mallonga: 1. FCK aŭ FCK) estas germana futbala sportklubo el Kaiserslautern, Germanio.

Ĝi estis fondita en la jaro 1900. La ŝercnomo de la klubo estas la ruĝaj diablojBetze (laŭ la monteto Betzenberg [BEcnberk], kiu leviĝas 50 metrojn super la urbocentro kaj sur kiu situas la stadiono kaj pliaj ĉirkaŭaj sportejoj). La futbalteamo FCK ludas nun en la dua futbala klaso de Germanio. La klubo en novembro 2022 havis 22460 membrojn, kompare al 18055 ekzakte dek jaroj pli frue (novembro 2012). Krom de la futbalo sekcio la klubo havas ankaŭ ankoraŭ aliajn sekciojn kiel korbopilkado, boksado, manpilkado, hokeo, atletiko, kuro kaj triatlono. La teamo ludas en la stadiono nomata Fritz-Walter-Stadion nomita al la FCK-ludanto Fritz Walter, kiu gajnis la mondpokalon en 1954. 1 FC Kaiserslautern venkis kvar germanajn ĉampionadojn en futbalo kaj du DFB-pokalojn.