1656 Suomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1656 Suomio
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 1656 Suomi
Aliaj nomoj 1942 EC; 1955 HL
Nomita laŭ Finnlando vd
Malkovro
Malkovrinto Yrjö Väisälä
Dato de malkovro 11-a de marto 1942
Loko de malkovro Turku (Finnlando)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
280,872 Gm (1,878 AU)
246,219 Gm (1,646 AU)
315,525 Gm (2,109 AU)
Discentreco 0,1234
Meza anomaliangulo 349,349°
Epoko 1-a de julio 2021
Klinangulo 25,072°
Periodo 939,665 tagoj (2,573 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
175,529°
Argum. de periapsido 287,616°
Terdistanco
- Minimuma

112,801 Gm (0,7540 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 7,86 ± 0,7 km
Ĉefa korpo: 7,61 km
Rotacia periodo 0,1079 tago (2,589 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,1556 ± 0,032
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 12,91
vdr

1656 Suomio estas malgranda, meze hela duopa marsrenkonta asteroido de la interna asteroida zono, ano de la Hungaria familio.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 11-an de marto 1942 de la finnlanda astronomo Yrjö Väisälä elde la Observatorio de Iso-Heikkilä en Turku.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita "Suomi", la finna nomo de Finnlando.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝia tre klinata orbito ekstere tanĝas tiun de Marso proksime de sia suprenira nodo; ĝia marsa MOID estas 0,13392 astronomia unuo, tie estas 20,034 milionoj da km.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ano de spektra klaso "S", tie estas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Satelito[redakti | redakti fonton]

La 9-an de junio 2020, B. D. Warner, R. D. Stephens kaj A. W. Harris malkovris ĝian sateliton per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita en septembro 2020

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,93 km, orbitan duonan grandakson taksita je 30 km kaj orbitan periodon de 57,912 horoj (2,413 ± 0,001 tagoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1001 - 2000)Poste:
1655 Comas Solá1656 Suomio1657 Roemera