350-aj jaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

3-a jarcento | 4-a jarcento | 5-a jarcento

Jaroj 330 | Jaroj 340 | Jaroj 350 | Jaroj 360 | Jaroj 370

350 | 351 | 352 | 353 | 354 | 355 | 356 | 357 | 358 | 359

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

  • 351 : Batalo de Mursa. Constantius la 2-a venkas la uzurpanton Magnentius en la valo de la Dravo. La batalo estas unu el la plej sangelverŝaj en la romia milita historio, tiom ke la romia milita potenco neniam revigliĝis kaj ebligis atakojn de ĝermanaj triboj.
  • 351-352 : Juda ribelo en Galileo, severe subpremita [1] .
  • 352-358 : invadetoj de Alamanoj kaj Frankoj en Gaŭlio. Pli ol 40 romiaj urboj estas detruitaj.
  • 353-357 : persekutado de paganoj en la Romia Imperio [2].
  • Ĉirkaŭ 355 : post la morto (en Gaŭlio aŭ en Hispanio), de Donat, skisma episkopo de Casae Nigrae en Numidio, lia posteulo Parmenus daŭrigas sian batalon en Afriko kontraŭ la oficiala eklezio. Li batalas kun la berbera princo Firmo, kiu ekstaris kontraŭ la romia aŭtoritato, precipe kontraŭ la afrika grafo Romanus. Mauretanio ekskismas kaj Firmo okupas Caesarea (nun Ĉerĉelo) kaj Icosium (nun Alĝero).
  • 357-359 : Triumfo de arianismo en la koncilioj de Sirmium (357- 359) kaj Rimini (359).
  • 358 : batalo de Argentoratum (nun Strasburgo), grava venko de Juliano la 2-a kontraŭ la Alamanoj.
  • 359 : Malsatego en Supra Rejnlando: Floto de 800 riverŝipoj, konstruitaj por la Rejno, transiras al la brita orienta marbordo kaj forportas sufiĉe da cerealoj por helpi al la loĝantoj[3].
  • Ĉirkaŭ 350 :

Azio[redakti | redakti fonton]

  • Ĉirkaŭ 350: La Hunoj (Kionitoj aŭ Kidaritoj) invadas la Kushano-Sasanidan Reĝlandon[5]. La reĝo de Persio Ŝapur la 2-a luktas kontraŭ ili en 356-358, kaj ili ŝajnas akcepti lian suzerenecon. Li partoprenas kun la Alanoj al la predo de Amida en 359.[6]
  • 350: Reĝo Pushyavarman establas la Varman-dinastion en Asamo.
  • 351: En Barato, nova procezo ebligas la ĉerpadon de sukero el sukerkano.
  • 352: La plej frua ekvidado de supernovao okazas en Ĉinio.
  • Uzo de stirpo en Ĉinio


Afriko[redakti | redakti fonton]

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Joseph-Rhéal Laurin, Orientations maîtresses des apologistes chrétiens de 270 à 361, Gregorian&Biblical BookShop, 1954, 487 p. ISBN 978-88-7652-039-6
  2. (fr) Benjamin Gras, La destruction du Paganisme dans l'Empire Romain : De Constantin a Charlemagne, Éditions Publibook, 335 p. ISBN 978-2-7483-6649-5
  3. (en) Wheeler M.Inst.C.E, William Henry (1896). A History of the Fens of South Lincolnshire, being a description of the rivers Witham and Welland and their estuary, and an account of the Reclamation, Drainage, and Enclosure of the fens adjacent thereto. (2nd ed.). J.M. Newcombe (Boston), Simpkin, Marshall & Co. (London). p. 5
  4. 4,0 4,1 (fr) Yves Denis Papin, Chronologie de l'histoire ancienne, Éditions Jean-paul Gisserot, 1998, 126 p. ISBN 978-2-87747-346-0
  5. (en) Vadim Mikhaĭlovich Masson, History of Civilizations of Central Asia : The crossroads of civilizations : A.D. 250 to 750, vol. 3, UNESCO, 1996, 569 p. ISBN 978-92-3-103211-0
  6. (fr) Université de Paris X, Droit et cultures : revue semestrielle d'anthropologie et d'histoire, vol. 52, Éditions L'Harmattan, 2006, 295 p. ISBN978-2-296-01932-4