4179 Tutatiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
4179 Tutatiso
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 4179 Toutatis
Aliaj nomoj 1989 AC; 1934 CT
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Toutatis vd
Malkovro
Malkovrinto Christian Pollas
Dato de malkovro 4-a de januaro 1989
Loko de malkovro Caussols (Francio)
Unua superflugo Chang'e 2
13-a de decembro 2012
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
378,398 Gm (2,529 AU)
140,222 Gm (0,937 AU)
616,573 Gm (4,122 AU)
Discentreco 0,629
Meza anomaliangulo 299,566°
Klinangulo 0,446°
Periodo 1469,375 tagoj (4,023 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,69 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
124,507°
Argum. de periapsido 278,555°
Terdistanco
- Minimuma

910 000 km ( 0,006087 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
(1,70 × 2,03 × 4,26) ± 0,08 km
5,4 km vd
Rotacia periodo (vidu tekston)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,13 vd
Observaj ecoj
Spektroklaso Sk
Absoluta magnitudo 15,3
Videbla magnitudo 8,8 vd
vdr

4179 Tutatiso estas tre malgranda apolona kaj terrenkonta asteroido, de la alinda familio.

Ĝi estis unue vidita la 10-an de februaro 1934 sub la provizora nomo 1934 CT kaj perdita. Ĝi estis remalkovrita la 4-an de januaro 1989 de la franca astronomo Christian Pollas elde la Observatorio de Calern en Caussols (Alpes-Maritimes, Francio) kaj ĝi ricevis la nomon de la gaŭla dio Tutatis (aŭ Teŭtates) famigita de la franca bildstrio Asteriks.

La 29-an de septembro 2004 ĝi pasis al 0,01036 AU (1,549 milionoj da km) de la Tero kaj la 5-an de novembro 2069 ĝi pasos al 0,01985 AU (2,9693 milionoj da km) de nia planedo.
Teorie, ĝi povus alproksimiĝi al 982 000 km (0,0065665 astronomia unuo) de la Tero. (MOID ĝisdatita por 2022).

Tutatiso estas en orbita resonanco 3:1 kun Jupitero kaj proksima de la resonanco 1:4 kun Tero. Ĝia orbito estas tre discentra sed malmulte kinita: ĝi estas, el la apolonaj asteroidoj, tiu kies la orbita ebeno estas la malpej klinita, rilate al la tera orbito. Pro tio Tutatiso faras oftajn alproksimojn de la planedoj de la intera sunsistemo, kaj ĝia orbito suferas gravitajn perturbojn; oni ne povas antaŭkalkuli ĝin por la venontaj jarcentoj.

Rotacio[redakti | redakti fonton]

La rotacio de Tutatiso rezultas de du tipoj da movoj ĉirkaŭ du malsamaj aksoj, kun periodo de 5,4 kaj 7,3 tagoj. Sur tiu asteroido, oni vidus, ke suno leviĝas en hazarda punkto kaj horo, kaj neniam sekvas dufoje la saman ŝajnan vojon.

Formo[redakti | redakti fonton]

La 26-an de novembro 1996, ĝi estis observita per radaro elde la observatorio de Goldstone. Ĝi aperas formita de du kuntuŝantaj rokaj masoj de 4,6 kaj 2,4 km de diametro. Ĝia formo kaj rotacio povas rezulti de la "kungluado" de du korpoj.

Esploro[redakti | redakti fonton]

La 13-an de decembro 2012, la ĉina kosmosondilo Chang'e 2 preterpasis je kelkaj kilometroj de Tutatiso.[1] Tiu sondilo, post kartografio de Luno, estis atendanta en la punkto de Lagrange L2 de la sistemo Tero-Suno; ĝi poste modifiis sian orbiton por superflugi la asteroidon je rapideco de 10,73 km/s kaj distanco de 3,2 km. La fotoj senditaj de tiu sondilo konfirmas, ke Tutatiso estas konsistata de du kuntuŝantaj ŝtonblokoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4178 Mimeev4179 Tutatiso4180 Anaksagoro