8116 Jeanperrin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
8116 Jeanperrin
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 8116 Jeanperrin
Aliaj nomoj 1996 HA15; 1987 WU3 ;
1990 RS11
Nomita laŭ Jean Baptiste Perrin vd
Malkovro
Malkovrinto Eric Walter Elst
Dato de malkovro 17-a de aprilo 1996
Loko de malkovro La Silla (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
336,584 Gm (2,250 AU)
283,231 Gm (1,893 AU)
389,937 Gm (2,607 AU)
Discentreco 0,159
Meza anomaliangulo 231,531°
Klinangulo 5,432°
Periodo 1232,678 tagoj (3,375 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,85 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
49,047°
Argum. de periapsido 320,443°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 4,77 ± 0,08 km
Ĉefa korpo : 4,53 ± 0,08 km
Rotacia periodo 0,1507 tago (3,61692 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,186 ± 0,035
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,8
vdr

8116 Jeanperrin estas tre malgranda, meze hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 17-an de aprilo 1996 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la franca fizikisto Jean Perrin (18701942), kiu studis la Brown-an moviĝon kaj tiel pravigis la atoman econ de la materio. Samtempe li konstruis ideon pri la atomo kaj ties elektronoj, imagita kiel malgranda suna sistemo, tiel anticipante la modelo de Rutherford. En 1926 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko. La Nacia Centro de Scienca Esploro kaj la Palais de la découverte de Parizo estis kreitaj dank'al liaj klopodoj. La francaj astronomoj precipe honoras lin pro la kreo de la Observatorio de Haute-Provence en 1936.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita de D. Higgins, P. Pravec, P. Kušnirák, K. Hornoch, M. Husarik, M. Pikler, G. Cervak, D. Pray, Š. Gajdoš, Yu. Krugly, A. Marshalkina, R. D. Stephens, F. Colas, W. R. Cooney, J. Gross kaj D. Terrell per observo de gia luma kurbo de la 4-a de oktobro al la 7-a de novembro 2007, anoncita la 9-an de novembro 2007.

Tiu satelito orbitas kun periodo de 1,506 ± 0,0008 (36,144 horoj) kaj duona grandakso taksita al 13 km. Ĝia diametro estas 1,49 km, ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (8001 - 9000)Poste:
8115 Sakabe8116 Jeanperrin8117 Yuanlongping