ABC (hispana ĵurnalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri ĵurnalo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon ABC.
Diario ABC

emblemo

taggazeto
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiutaga

Lando Hispanio
Urbo Madrido kaj Sevilo
Establodato 1903
Fondinto(j) Torcuato Luca de Tena y Álvarez-Ossorio vd
Politiko/
Ideologio

konservativismomonarkiismo

Posedata de Vocento vd
Lingvoj

hispana


Retejo https://abc.es
vdr
ABC
emblemo
taggazeto
Komenco 1903 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Ideologio

konservativismomonarkiismo

Fondinto(j) Torcuato Luca de Tena y Álvarez-Ossorio vd
Posedata de Vocento vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Diario ABC (ĵurnalo ABC) estas hispana ĵurnalo, eldonita en Madrido kaj Sevilo. Ĝi estis fondita en Madrido je la 1-a de januaro de 1903 de Torcuato Luca de Tena y Álvarez-Ossorio. Ĝi ekaperis semajne, sed en junio de 1905 ĝi publikiĝis tage.

Ĝi estas konata kiel konservista ĵurnalo kaj favora je la hispana monarkio.

Kiam la hispana civilmilito komenciĝs en 1936, la Popola Fronto prenis posedon de ĝia versio en Madrido, kaj do dum la milito estis du malsamaj ABC: unu en Madrido (respublikista) kaj alia en Sevilo por la ribela flanko.

Kiam la milito finiĝis, la malnovaj posedantoj rehavis la ABC-n, kaj ĝi refariĝis la plej vendata ĵurnalo en Hispanio dum la periodo de la diktaturo. Dum la 20-a jarcento kunlaboris en ĝi multaj kolumnistoj, kiel José María Pemán, Pedro J. Ramírez, Federico Jiménez Losantos, Carlos Luis Álvarez, "Cándido", Jaime Campmany, kaj nun Juan Manuel de Prada, Antonio Burgos, Manuel Martín Ferrand kaj Luis Ignacio Parada.

ABC estas kunfondinto de la European Dailies Alliance (EDA), en kiu kunlaboras la gazetoj The Daily Telegraph (Britio), Le Figaro (Francio) kaj Die Welt (Germanio) rilate al internaciaj novaĵraportoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]