A priori kaj a posteriori

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esprimoj "a priori" (en latina: 'antaŭa') kaj "a posteriori"​ ('malantaŭa') estas uzataj por distingi inter du tipoj de sciaro: nome la sciaro "a priori" estas tiu kiu, je grava senco, estas sendependa de la sperto;[1] dum la sciaro "a posteriori" estas tiu kiu, je grava senco, estas dependa de la sperto.

Por ekzemplo, la scio ke «ne ĉiuj cignoj estas blankaj» estas afero de sciaro "a posteriori", ĉar necesis la observado de nigraj cignoj por povi aserti tion. La juĝoj "a posteriori" estas pravigeblaj pere de la sperto, estas empiriaj juĝoj, referencas al faktoj. Ili havas partikularan kaj kontingencan validecon. Ekzemploj: «la lernantoj de filozofio estas studemaj» aŭ «maljunuloj estas trankvilaj».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Russell, Bruce. «A Priori Justification and Knowledge». En Edward N. Zalta, eld. Stanford Encyclopedia of Philosophy (en angla) (Fall 2008).