Aabach (Seetal)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aabach
Aabach inter la elfluo el la Lago de Hallwil kaj la Kastelo Hallwyl
rivero
Bazaj informoj
Longeco 27 km
Akvokolekta areo 200 km²
Averaĝa trafluo 3,4 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 463 m
Enfluejo Bünz
- Alteco 352 m
Geografio
Alfluantoj Diversaj rojoj
Rivero en Eŭropo
vdr

Aabach (prononcu abaĥ) estas rivero en la kantonoj Lucerno kaj Argovio. Ĝia longeco estas 27 kilometroj. La valo, kiun la rivero trafluas oni nomas Seetal [kio en Esperanto signifas "Lago-Valo"], ĉar en ĝi situas du lagoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko la rivero Aabach nomiĝis Lenzbach (prononcu lencbaĥ), kaj estis nomodona por la urbo Lencburgo kaj la vilaĝo Niederlenz.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĝia fonto esta la Lago de Baldegg en la vilaĝo Richensee de la komunumo Hitzkirch (koordinatoj: 47° 13′ 0″ N 8° 15′ 2″ O / 47.21667 °N, 8.25056 °O / 47.21667; 8.25056 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 0″ N 8° 15′ 2″ O / 47.21667 °N, 8.25056 °O / 47.21667; 8.25056 (mapo)).

Fluvojo[redakti | redakti fonton]

Post ĝia elfluo el la Lago de Baldegg en Hitzkirch la rivero Aabach fluas dum kvar kilometroj tra ebenaĵo pasante la vilaĝon Ermensee kaj tiam alfluas en Mosen al la Lago de Hallwil. Post 9 kilometoj inter Boniswil kaj Seengen la rivero denove elfluas el la lago. Post la elfluejo sur rivera insulo situas la Kastelo Hallwyl. La rivero nun pasas preter Hallwil, trafluas la komunumojn Egliswil kaj Seon, tiam la urbon Lencburgo kaj fine apud Wildegg alfluas al la rivero Bünz.[1]

En ciferoj[redakti | redakti fonton]

Aabach havas akvokolektan basenon de proksimume 200 km², ĉe la alfluejo mezan akvofluon de 3,4 m³/sek. Ĝia altecdiferenco de la fonto ĝis la alfluejo estas nur 111 m.

Alfluejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi alfluas en Wildegg al la rivero Bünz, kiu siavice 200 metrojn post la alfluo de Aabach alfluas al Aro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj riveroj kun la nomo Aabach

Fontindikoj[redakti | redakti fonton]

  1. La informoj baziĝas sur la topografia landmapo de Svislando [Landeskarte der Schweiz], folio 32, Beromünster

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]