Abatejo Hersfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elaera foto

La ruinoj de la Abatejo Hersfeld troviĝas en Bad Hersfeld, Germanujo. Ĝi estas unu el la plej grandaj romanikaj bazilikoj de la tuta mondo. La kirko kaj la plejparto da ejoj monaĥejaj estis detruitaj dum la Sepjara milito en 1761. Hodiaŭ troviĝas sur la areo muzeo. Krome la komplekso servas por koncertoj. Literature-historie gravas la registro havaĵara de la monaĥejo Breviarium Lulli i.a. pro multaj unuaj mencioj de loknomoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

De la fondo ĝis la Reformacio[redakti | redakti fonton]

  • 736: La bavaro Sturmio kun kelkaj kamaradoj, komisiite de Sankta Bonifaco, starigas ermitejon sur la posta monaĥeja areo.
  • 769: Episkopo Lull de Majenco donacas la benediktanan monaĥejon en Hersfeld, ankaŭ pro la fondita monaĥejo en Fulda fare de Sturmio.
  • 775: Reĝo Karolo la Granda promocias la frokulan setlejon al Regna abatejo kaj donis al ĝi donacaĵojn multajn.
  • 780: La ostoj de Sankta Wigbert transportatas al Hersfeld.
  • 786: Lullus mortas la 16.10. en Hersfeld kaj entombigatas en la kirko.
  • ĉ. 800: Konstruo de la Kapelo sur la Monto de nia sinjorino
  • 8-a ĝis 9-a jc: Multaj donacaĵoj en la tuta Regno pligrandigas la influon de Hersfeld senteble.
  • 831-850: Konstruo de la t.n. Bun-kirko, la plej molnova grandbaziliko en la monaĥeja kvartalo.
  • 852: Transkuŝigo de la ostoj de Lullus en la Bun-kirkon.
  • ekde 870: Sigeloj abata kaj monaĥeja.
  • 880/899* Dekona registro de la Regna abatejo Hersfeld.
  • ekde 925: Rempararkonstruo por defendi sin kontraŭ la Hungaroj.
  • 10-a jc: Elfosaĵoj prove dokumentas ke la monaĥoj funkciigis atelierojn diversajn, ekzemple ĉe la suda pordo salejon.
  • 966: La imperiestroj Oto la 1-a kaj Oto la 3-a donis al Hersfeld la privilegion je libera elekto de la abato.
  • 970-985: Abato Gotzert fondis la bibliotekon monaĥejan.
  • antaŭ 1003: Fondo de benediktana prepostejo sur la Petra monto.
    • 1003: Imperiestro Henriko la 2-a dividas la arbarojn "Eherinvirst" inter la abatejoj de Fulda kaj Hersfeld
  • 1005-1012: Henriko la 2-a venigas Gotardon el Niederalteich por abatadi. Li fariĝas poste episkopo de Hildesheim.
  • 1015-1016: Aliaj donacaĵoj imperiestraj plibonigas kaj la ekonomian situacion kaj la gravecon de la abatejo.
  • 1012-1024: Fondo de benediktana prepostejo sur la Johana monto fare de abato Arnold.
  • 1036-1059: Dum la regado de abato Meginher estiĝas la plej malnova sonorilo ĝis hodiaŭ konserviĝinta de tuta Germanlando (en la Katarino-turo). La abato donacas al imperiestro Henriko la 3-a la hersfeldajn ĉefrelikvojn de la apostoloj Simon kaj Juda Tadeo por konstruota abateja kirko en Goslar.
  • 1038: Incendio de la kirko.
  • 1040: Nova konsekro de la kirko (ĥorejo kaj kripto).
  • ekde 1058-1077: Frato Lampert de Hersfeld, unu el la plej gravaj historiografoj tiutempaj, gvidas la lernejon de la monaĥejo; poste li iĝis eĉ sanktulo.
  • 1120: Konstruo de la Katarina turo (kun la fama sonorilo).
  • 1131: Kanonizado de Godehard sur la Koncilio de Reims.
  • 1144: Konsekro de la tuta kirko sub la abato Crato en la ĉeesto de imperiestro Konrado la 3-a.
  • ĉ. 1150: Novkonstruo de la klaŭzuraj ejoj en la ambita korto.
  • 1170: Hersfeld nomiĝas "civitas", t.e. urbo kun muroj, fosoj kaj bazarrajto.
  • 1180-1200: Abato Siegfried influegis la politikon de la imperiestroj Frederiko la 1-a kaj Henriko la 6-a: tiam estis la kulmino de la politika graveco de la abatejo. Post la morto de Siegfried la abatejo pli kaj pli malgravis.
  • 1220, 1231/32: Imperiestro Frederiko la 2-a rajtigas la abaton havi sekularan potencon (Landeshoheit). (Imperia senpereco)
  • 1236: Plej malnova urbosigelo.
  • 1238: Abato Ludoviko la 1-a starigas la hospitalon ĉe la Johana pordo.
  • 1328-1372: Konstruo de la burga komplekso Eichhof kiu estos rifuĝeja kaj rezideja loko de la abatoj.
  • 1344: La malsanulejo vendatas al la urbo (kontraŭ 500 pundoj da heleroj).
  • 1378: Orgeno en la kirko.
  • 1378: Nokto de Sankta Vitalis: kulminoj inter la sekularaj urbaj administrantoj kaj la monaĥejestraro. La abato provis konkeri kun siaj aliancanoj la urbon - sed fiaskis.
  • 1432: Defendkontrakto inter la landgrafo de Hesio, kiu iĝas protektanto de la urbo.

Reformacia tempo[redakti | redakti fonton]

  • 1521: Marteno Lutero predikas en la kirko invitite de abato Krato.
  • 1523: Komenco de Reformacio en Hersfeld.
  • 1525: Pro la Kamparanaj ribeloj urbo kaj abatejo rekte venas sub la influon de Hesio.
  • 1570: La eksa Franciskana monaĥejo fariĝas gimnazio (hodiaŭa nomo: Konrad-Duden-Schule) sub abato Michael.
  • 1571-1588: Abato Landaŭ alikonstruigas la Kastelon Eichhof renesancstile.
  • 1606: Morto de la lasta abato Roell. La abatejo ŝanĝiĝas en sekularan Princolandon administrotan de la landgrafoj de Hesio-Kaselo.
  • 1761: Retiriĝantaj francaj trupoj barbare bruligas la kirkon kiu tiutempe estas servanta kiel grenejo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]