Abatino (monaĥa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gertrudo de Nivelles, abatino de Nivelles.

La termino abatino, devenanta el la maskla abato, indikas la superulinon de virina monaĥejo de iuj religiaj kristanaj ordenoj. Ŝia administra jurisdikcio egalas al tiu de abato.

La okcidenta monaĥismo (sed ankaŭ praktike en tiu orienta), jen vira jen virina, komenciĝis en la 4-a jarcento. Post la fazo de la "ermitoj", viroj kaj virinoj, kiuj antaŭe retiriĝis en la dezerto aŭ en grotoj en kompleta izolado, disvastiĝis iniciate de Sankta Paŭlo la Ermito kaj de Sankta Pakomjo la fazo de cenobitismo. La cenobita vivo ne antaŭvidis veran kaj propran konventon, sed multajn ĉelojn aŭ grotojn izolitajn, najbare de komunuma kapelo aŭ preĝejo.

Nur kun Benedikto de Nursio kaj ties fratino sankta Skolastika de Nursio naskiĝis la okcidenta monaĥismo. Al la benediktanaj ordenoj flankiĝis aliaj monaĥaj komunumoj, kiel tiuj de Marteno de Tours, episkopo, kaj Paŭlino de Nola, episkopo. Estas la Benediktanoj kaj la Benediktaninoj, tamen, la donantoj originon kaj strukturon al la konventa vivo. La ĉeloj, fakte, de la monaĥoj kaj monaĥinoj troviĝas en proksimaj strukturoj. El tio naskiĝis la neceso havi abaton kaj abatinon, kiu gvidu la tutan komunumon.

Nur kun la reformo de Cluny naskiĝos strukturoj de koordinado, diritaj provincoj, kiuj regos diversajn komunumojn-monaĥejojn., sed en la benediktana praktiko ĉiu monaĥejo havis sian plenan aŭtonomion.

La abatino funkciis por la monaĥinoj, tial, patrino kaj majstrino. Kiel la abato aŭ episkopo, ŝi surhavas ĉe kolo krucon, simbolon pri sia aŭtoritato sur la kunfratinoj.

Modelo de aŭtoritata signo de katolika abatino. La koncilio de Trento multe dekretis pri abatinoj.

Kutime estas tasko de la abatino gvidi la preĝadon, asigni la oficojn kaj allasi esceptojn al la monaĥa regulo, precipe por la malsanaj monaĥinoj kaj novicinoj.

Imperia abatino[redakti | redakti fonton]

"Imperia abatino" estis tiu kiu gvidis iun '"imperian abatejon". La "Imperiaj Abatejoj" (germane: ReichsabteienReichsklösterReichsstifte) estis religiaj domoj de la Sankta Romia Imperio kiuj laŭlonge de sia ekzisto estis konservintaj la staton de Reichsunmittelbarkeit (imperia senpereco): pro tio multaj estis submetitaj al la sola imperiestra aŭtoritato kaj en multaj koncernataj teritorioj la abato/abatino estis “suvereno”, nome sendependa el iu ajn teritoria aŭtoritato. Tiu status alportis diversajn avantaĝojn politikajn kaj financajn, kiel la leĝan liberigon el la lokaj aŭtoritato de la episkopo, krom donacojn kaj rajtojn de diversaj naturo kaj origino.
Ĉefis kutime en tiuj Imperiaj Abatejoj "Imperia Abato" (Reichsabt) aŭ, por la porvirinaj monaĥejoj, "Imperia Abatino" (Reichsäbtissin).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]