Absolvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Absolvo havas, inter la multaj signifoj, ankaŭ unu religia-teologian, precipe se referenciata al kristanismo. Tiukaze ĝi enirigas en la agon per kiu la sacerdoto, en la sakramento de la konfeso, liberigas la konfesan pentinton el la pekoj. Tiu koncepto de absolvo realiĝas nur se:

1) la pentinto sincere konfesas siajn pekojn kaj vere pentas kaj sincere intencas eviti fali en pekojn en la estonteco;

2) la administranto estis valide sacerdotigita kaj kanone ŝarĝita por absolvi la personojn jure dependantajn de la religia aŭtoritato koncedinta.

La kristanaj eklezioj praktikantaj la absolvan sakramenton konscias ke ĝi mem havas la povon liberigi el la pekoj plenumitaj post la bapto pro tio ke Kristo starigis la sakramenton de la pardono de pekoj kiam li, resurektinte, elspiris sur la apostolojn dirante:

« Ricevu la Sanktan Spiriton: Kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj » (Joh 20,22-23)

Ĉe tiu eksplicita konfido troviĝas en la Nova Testamento diversaj aludoj kaj invitoj de Jesuo ke la apostoloj faru kion li faras. Kaj oni aldonu la konstantan eklezian pratikadon pri tiu sakramento (vidu Ignacon, Tertulianon, Ireneon, Kiprianon ktp). Tiu lasta, ekzemple, opiniis ke tiu povo por pardoni la pekojn povas etendiĝi, kelkkaze, ankaŭ al la diakonoj, sed la diversaj komunumoj ne akceptis tion.

Profundigoj[redakti | redakti fonton]

Pro tiuj kialoj, la povo por absolvi aŭ neabsolvi el la pekoj estis transdonita al la apostoloj kaj iliaj posteuloj. Al Sankta Petro, estis aparte donitaj la “Ŝlosiloj de la Ĉiela Regno” (laŭ Mateo): tial ĉar la pekoj estas grava obstaklo por eniri la ĉielan regnon, eĉ sur la peko Petro havas povon. Tio kuntrenas, laŭ katolikismo, la povon leĝfaran kaj juĝan: pardoni kaj liberigi el la peko kaj el la peno devenanta el la peko. Tamen,laŭ iuj kristanaj konfesioj, per tiuj vortoj, kaj precipe per tiuj Johanaj (Joh 20,21-23), Jesuo ne intencis transdoni ĝeneralan povon sur la pekoj sed nur konfirmi tian povon okaze de la bapto. Se la absolvaj vortoj sur la pekulo pardonpetanta estas nur deklarativa (nerealiga) ĝenerale por la protestantoj kaj por la eklezioj kopta kaj armena, male, la absolva formulo estas laŭlitere kaj do laŭfakte interpretata kaj praktikata de ortodoksuloj kaj anglikanoj kaj aliaj minoraj konfesioj: en tio ili koincidas kun katolikismo.

Historio de la aplikado de la pardona absolvo[redakti | redakti fonton]

Se nuntempe la absolva formulo estas, en katolikismo, kaj iomsimila en aliaj eklezioj, “Mi vin absolvas el viaj pekoj en la nomo de Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito”, ĝi laŭ jarcentoj ŝanĝiĝis. Ŝanĝiĝis ankaŭ la amplekso de la pekoj pardonindaj kaj la burokrataĵvicoj de la pentinto por plenumi la altruditan pentofaron. Ekzemplu la tarifa pentofaro. Ke en la praa eklezio nur malhaste formiĝis la konscio ke povas ĝui la absovan pardonon ankaŭ la postbaptaj pekantoj, montras inter aliaj verkoj La Paŝtisto de Hermaso kaj la kontrastoj rilataj al la reakceptado, en la komunumo, de Lapsi (= falintoj en la paganismon pro la sanga persekutoj de la romia leĝo).

Kiel oni praktikadis la altruditan pentofaron[redakti | redakti fonton]

Oni vidu artikolojn Ex opere operato kaj penitenco, kaj "pubblicazioni" en http://www.ueci.it.

BN. Evangelikaj eklezioj ne praktikas la absolvon ĉar ili ne akceptas la sakramenton de la konfeso kaj pro tio ke por unuopa konscienco eblas rekte rilati kun la pardonanta Dio, kaj do neniu rajtas intermitiĝi inter Dio kaj la pentinta pekulo. Male, por katolikismo, kaj ne nur, la absolvo estas signo/signifo de la pardonanta Dio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu: La fundamentoj de la kristanismo ĉe la Unione Esperantista Cattolica Italiana itale