Adalberto el Prago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Adalberto el Prago
Episkopo de Prago
Regado 982996
Antaŭulo Djetmaro
Sekvanto Kristiano Strachkvas
Persona informo
Naskiĝo 957
en Libice nad Cidlinou
Morto 23-a de aprilo 997
en Vistula Laguno
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Religio romkatolikismo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco nekonata valoro vd
Familio
Dinastio Slavnikidoj vd
Patro Slavník vd
Patrino Střezislava vd
Gefratoj Soběslav vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto vd
Sanktulo
Honorata en romkatolika eklezio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adalberto el Prago (957 - 23-a de aprilo 997) estis episkopo de Prago, konata en katolikaj rondoj kiel Sankta Adalberto (pole Wojciech, ĉeĥe Vojtěch).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li devenis el la princa familio de Slavnikidoj, kaj estis jam de la infanaĝo destinita por la pastra servo. En 972 kiel 15-jarulo sendita al Magdeburgo al lernejo de ĉefepiskopo Adalberto, kies nomon li akceptis ĉe konfirmacio. De tiu tempo estas la ĉeĥa nomo Vojtěch tradukata en aliajn lingvojn kiel Adalberto.

Kiel 25-jarulo – post morto de la unua Praga episkopo Djetmaro – li estis instalita kiel dua episkopo (982). La investituro realiĝis en 983 en Verono. La Bohemia lando estis ankoraŭ duone pagana kaj lia severeco kaŭzis al li multajn problemojn. En 988 li forlasis sian oficon pro seniluziiĝo kaj fariĝis monaĥo en la klostro de sanktaj Bonifacio kaj Aleksio en Romo. Post peto de Bohemio la papo ordonis al li reveni en la patrujon. Li venigis kun si ankaŭ 12 benediktanojn, por kiuj princo Boleslav la 2-a fondis klostron en Břevnov apud Prago, la unua bohemia monaĥejo (993).

En septembro 995 la reganta princa familio de Přemyslidoj elmurdis la konkurencan princan familion de Slavnikidoj en Libice nad Cidlinou, inkluzive de suĉinfanoj. Adalberto eskapis nur danke al tio, ke li estis ĝuste en Germanio.[mankas fonto] Tial li prefere foriris al Pollando, al reĝo Boleslao la Brava, kaj kun lia helpo entreprenis misian vojaĝon al la pagana Prusio. Sed jam ĉe la landlimo li estis murdita de praprusoj, plej verŝajne en ĉirkaŭaĵo de apudbalta havenurbo Truso, apud hodiaŭa urbo Elbląg (antaŭa historiografio indikis Tenkitten/Letnoje en Sambio).

Boleslao la Brava elaĉetis lian korpon kaj entombigis lin en Gniezno.

La imperiestro Oto la 3-a jam en la jaro 1000 venis kliniĝi al lia tombo, ĉar la famo pri lia martira morto rapide disvastiĝis kaj li fariĝis tria bohemia sanktulo (post Ludmila kaj Venceslao). Baldaŭ estis verkitaj legendoj pri lia vivo. Princo Břetislav la 1-a transportigis lian korpon al Prago, kie ĝi kuŝas en la katedralo de sankta Vito.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Relikviaro de sankta Adalberto en Gniezno

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]