Adam Pleśnar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Pleśnar
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1935 (1935-02-17)
Morto 9-an de marto 2013 (2013-03-09) (78-jaraĝa)
Tombo Holy Family Cemetery
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Adam Pleśnar (naskiĝis la 17-an de februaro 1935 en Opole Lubelskie, mortis la 9-an de marto 2013 en Vroclavo) – pola socia aganto, opoziciisto en Pola Popola Respubliko kaj esperantisto

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiel lernanto de Ĝeneralkleriga Liceo en Paczków estis kunkreinto de konspira junulara organizaĵo "Krucjata" (Kruca Agado), pro kio estis forigita de la lernejo en 1950. Junie 1951 estis arestita kaj kondamnita al puno de 1,5 jaro de mallibereco, kiun pasigis en punlaborejoj en Nysa, Opole kaj Jaworzno. Liberigita decembre 1952. Poste laboris kiel fizika laboristo. Post trapaso de koresponda abituro ekstudis en Universitato de Vroclavo. Post oktobraj eventoj de 1956 membriĝis al Klubo de Junaj Katolikoj ĉe la universitato, kiun enkorpigis Klubo de Katolika Intelektularo en Vroclavo. De novembro 1956 ĝis januaro 1957 apartenis al Asocio de Junaj Demokratoj, gvidata de Karol Głogowski. En la 60-aj jaroj dufoje kondamnita - februare 1964 al 8 monatoj de mallibereco kun suspendo por 2 jaroj pro posedo de samizdataj periodaĵoj, kaj post aresto aprile 1964, denove kondamnita al 2,5 jaroj de mallibero. Antaŭtempe liberigita - februare 1965. En 1967 finis historion dum studado ĉe Jagelona Universitato, kaj en 1977 juron en la Vroclava Universitato.

En la 70-aj jaroj estis aktivulo de Pola Esperanto-Asocio. Li partoprenis protestojn kontraŭ ŝanĝoj en Konstitucio de la Popola Popola Respubliko. De 1977 apartenis al la Defend-Movado de Homrajtoj kaj Civitanaj Rajtoj, iĝis aktivulo de opozicio en la regiono de Vroclavo. Kadre de la Movado serĉis eblecojn por partopreno de la opozicio kadre de laŭleĝaj formoj de politika agado, restante kritika kontraŭ la reĝimo. Ne kontribuis al Solidareco. Dum la milita stato en Pollando internigita de la 31-a de decembro 1981 ĝis la 16-a de februaro 1982 laŭvice en Vroclavo kaj Nysa.

En 1995 pensiiĝis. En 2011 distingita per Kavalira kruco de la Ordeno Polonia Restituta

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Grzegorz Waligóra, 40 lat w opozycji. Biografia polityczna Adama Pleśnara, Kvardek jaroj en opozicio. Politika biografio de Adam Pleśnar, esperantigis Grzegorz Pisarski, Śląski Związek Esperantystów (Silezia E-Asocio), Wrocław 2009, p. 96 ISBN 978-83-88976-60-5
  • Opozycja w PRL. Słownik biograficzny 1956-1989 (Opozicio en Pola Popola Respubliko. Biografia vortaro 1956-1989). volumo 3, eldonis Ośrodek Karta (KARTA-Centro), Warszawa 2006
  • [1] Arkivigite je 2014-03-09 per la retarkivo Wayback Machine - biogramo en Encyklopedia Solidarności (Enciklopedio de Solidareco)