Administradoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Administradoscienco estas homa scienco kiu utiligas homajn, materiajn, teknologiajn kaj monajn rimedojn al plenumo de difinitaj celoj.

La ago administri, laŭ la Klasika Teorio de la usonano Jules Henri Fayol, dividiĝas en kvar partojn: Plani, Organizi, Direkti aŭ Kunordigi, kaj Kontroli. Pro ĝia ampleksa aplikebleco, la administradoscienco ne nur ĉeestas en komercaj organizaĵoj (firmaoj), sed ankaŭ en organizaĵoj registaraj, neregistaraj, bonfaraj, ktp; kaj eĉ en neorganizitaj entreprenoj.

La profesiistoj, kiuj studas administradosciencon estas administrantoj, administristoj aŭ administratoroj.

La komenco[redakti | redakti fonton]

Frederick Taylor

La Patro de la Administradoscienco estis Frederick Taylor (1856-1915). Li unuafoje provis ordigi la arton science administri, fondante la doktrinon, kiu ricevis la nomon Scienca Administrado (Scientific management), ankaŭ konata kiel Tajlorismo. Taylor zorgis pri la perdo de tempo, kiun li nomis morta tempo de produktado. Tiel, li faris racian analizon, helpate de tempmezurilo, de ĉiuj fazoj de la laborado por elimini tre longajn kaj senutilajn movojn. Tiel, li sukcesis duobligi la produktadon. Malfeliĉe, tiu metodo, tre logika laŭ teknika vidpunto, malagnoskis la malfortiĝon kaj la homajn aspektojn de la laboro. Malrektan kritikon al tajlorismo oni vidas en la komedia filmo Modern Times ("Modernaj Tempoj"), de Charlie Chaplin.

Aliaj teorioj[redakti | redakti fonton]

Post la Scienca Administrado de Taylor, multaj aliaj doktrinoj estiĝis:

  • Klasika TeorioFajolismo (Fayolism) de Henri Fayol.
  • Teorio de la Homaj Rilatoj (Human relations movement), rezulte de la eksperimentoj realigitaj de George Elton Mayo en Hawthorne.
  • Novklasika Teorio kaj Administrado laŭ celoj (Management by objectives), de Peter Drucker.
  • Burokratia Administrado, de Max Weber.
  • Teorio de la Sistemoj, de Ludwig von Bertalanffy.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • ARAÚJO, Luis César G. Teoria Geral da Administração: aplicação e resultados nas empresas brasileiras. Ed. Atlas, SP, 2004.