Administraj unuoj de Pakistano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1 Baluĉistano, 2 Ĥajber-Paŝtulando, 3 Panĝabo, 4 Sindo, 5 Islamabada Ĉefurba Teritorio, 6 Federacie Administrataj Tribareoj, 7 Azad Kaŝmiro kaj 8 Gilgit-Baltilando.

La Administraj unuoj de Pakistano konsistas el kvar provincoj, unu federacia ĉefurba teritorio, du aŭtonomaj kaj disputataj teritorioj kaj grupo de federacie administrataj tribaj areoj. Sub tiu supra nivelo, estas tri pliaj niveloj de regado, nome 149 distriktoj (zillahoj), 588 sub-distriktoj (tehsiloj), kaj kelkaj miloj de municipoj.[1]

Structuro de administraj unuoj[redakti | redakti fonton]

Pakistanaj administraj unuoj estas la jenaj:

No. Administra unuo Loka nomo Ĉefurbo Loĝantaro[2] Area (km²)[2] Loĝdenso
(loĝ. po km²)
Map
1 Baluĉistano (provinco) بلوچستان Kveta 4.8% 39.3% 18.9
2 Ĥajber-Paŝtulando (provinco) خیبرپختونخوا Peŝavaro 12.9% 8.5% 238.1
3 Panĝabo (provinco) پنجاب Lahore 53.7% 23.3% 358.5
4 Sindo (provinco) سنڌ aŭ سندھ Karaĉi 22.2% 16.0% 216
5 Islamabada Ĉefurba Teritorio وفاقی دارالحکومت Islamabad 0.6% 0.1% 888.8
6 Federacie Administrataj Tribareoj وفاقی قبائلی علاقہ جات Peŝavaro 2.3% 3.1% 116.7
7 Azad Kaŝmiro آزاد کشمیر Muzaffarabad 2.2%[3] 1.5%[3] 223.6
8 Gilgit-Baltilando (duon-provinco) گلگت – بلتستان Gilgit 1,3% 8,2% 24,8
Pakistano پاکستان Islamabado 182 000 000 881 889 226,6/km²

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. List of Districts, Tehsils/Talukas (July 2014). Alirita Septembro de 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-09. Alirita 2014-10-20.
  2. 2,0 2,1 Area, Population, Density and Urban/Rural Proportion by Administrative Units. Population Census Organization, Government of Pakistan (1998). Arkivita el la originalo je 2005-01-05. Alirita 2010-03-31.
  3. 3,0 3,1 Population features. Government of Azad Kashmir (1998). Arkivita el la originalo je 2010-04-09. Alirita 2010-03-31.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]