Adolf Mayer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Mayer
Persona informo
Naskonomo Adolf Eduard Mayer
Aliaj nomoj Maydolf
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1843 (1843-08-09)
en Oldenburgo
Morto 25-an de decembro 1942 (1942-12-25) (99-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Alma mater Karlsruhea Instituto de TeknologioUniversitato de Hajdelbergo
Familio
Patro Karl August Mayer
Parencoj Leopold Gmelin
Okupo
Okupo biokemiisto • militistokemiisto • universitata instruisto • virusologo • botanikistosoldato • agronomo
vdr
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Adolf Mayer. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Mayer.

Adolf Eduard MAYER [ma:jer] (9-an de aŭgusto 1843 en Oldenburg - 25-an de decembro 1942 en Heidelberg) estis germana agrikultura apotekisto kaj direktoro de la Agrikultura Eksperimento-Stacio ĉe Wageningen en Nederlando.

Li estis petita 1879 por studi strangan malsanon de tabako. Li estas la unua persono kiu transdonis tabakmozaikviruson, infektante per senbakteria ekstrakto alian planton. Tiutempe, oni ne konis la viruson , tiel oni supozis, ke la malsano disvastiĝas per tre malgrandaj bakteriojtoksinoj, kvankam pli postaj eksperimentoj de sciencistoj kiel ekzemple Dmitrij Ivanovskij, Beijerinck kaj Stanley montris ke tio ne estis la kazo. Mayer publikigis artikolon en 1886 priskribante la malsanon kaj ĝiajn simptomojn en detalo. Li estas konsiderita unu el la patroj de moderna virusologio.