Aethelred la 1-a (Northumbria)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aethelred la 1-a
Persona informo
Æthelred
Naskiĝo 30-an de novembro 759 (0759-11-30)
Morto 30-an de novembro 795 (0795-11-30) (36-jaraĝa)
en Coria
Religio kristanismo vd
Etno Engloj vd
Familio
Patro Aethelwald Moll vd
Patrino Æthelthryth vd
Edz(in)o Ælfflæd of Mercia vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aethelred la 1-a (m. la 18-an de aprilo 796) estis reĝo de Northumbria, Anglio, de 774 al 779 kaj denove de ĉ. 790 al sia murdigo en 796.

Laŭ la Anglosaksa Kroniko li estis filo de Aethelwald Moll kiu regis Northumbria de 759 al sia detroniĝo en 765, kiam Alhred iĝis reĝo. En 774 Alhred estis detronigata kaj ekzilita, kaj Aethelred (eble ankoraŭ knabo) altroniĝis.

Tiuepoke Northumbria suferis pro kvereloj inter la plej potencaj familioj. En 779 Aethelred estis detronigata kaj Aelfwald la 1-a (verŝajne nepo de Eadbert kiu regis Northumbria de ĉirkaŭ 737 al 758) iĝis reĝo. Dum la regadoj de Aelfwald kaj lia sekvulo Osred la 2-a Aethelred vivis en ekzilo. Ĉirkaŭ 790 Osred estis detronigata kaj Aethelred regajnis la tronon.

En 790, laŭ Simeono de Durham, Eardwulf "estis kaptata, kaj kondukata al Ripon, kaj Aethelred komandis ke tie li estu mortigata ekster la pordo de la monaĥejo. La monaĥoj portis la korpon en la preĝejon, kantante gregoriajn ĉantojn, kaj metis ĝin eksteren en tendon; post noktomezo oni trovis lin en la preĝejo, vivan." Letero de Alcuinus al Eardwulf sugestas ke oni konsideris la resanigon mirakla.

En 791 Aethelred mortigis Aelf kaj Aelfwine, filojn de Aelfwald kaj eblaj rivaloj por la trono. La sekvantan jaron Osred la 2-a klopodis regajni la tronon sed malvenkis, kaj estis kaptata kaj mortigata la 14-an de septembro.

La saman jaron Aethelred edziĝis al Aelflaed, filino de Offa, reĝo de Mercia.

En 793 la vikingoj disrabis Lindisfarne. En letero al Aethelred, Alcuinus atribuis tion al la pekoj de Aethelred kaj la nobeloj de Northumbria.

Verŝajne Aethelred ĝuis la subtenon de Deira (unu el la du regnoj kiuj kuniĝis por estigi la regnon Northumbria) kaj de Karlo la Granda. Malgraŭ tio, li estis mortigata de konspirantoj estrataj de Ealdred kaj Wada (du potencaj nobeloj) la 18-an de aprilo 796. Li estis sekvata de Osbald sed tiu regis nur 27 tagojn antaŭ ol esti detronigata.