Aethelwealh (Sussex)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aethelwealh
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 700 (0700-01-01)
en Graflando Sussex
Morto 1-an de januaro 685 (0685-01-01) (-15-jaraĝa)
en Graflando Sussex
Etno Saksoj vd
Familio
Edz(in)o Eafe vd
Profesio
Okupo reĝo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aethelwealh estis la unua anglosaksa reĝo de Sussex pri kiu restas tute fidindaj informoj. Li regis de ĉ. 660 al 685. Li edziĝis al Eafe, filino de Eanfrith kiu regis la Hwicce.

Li konvertiĝis al kristanismo en Mercia, kie reĝo Wulfhere estis lia baptopatro. En 661 Wulfhere konfidis al li Meonwara kaj la Isle of Wight.

En 681 Sankta Wilfrid alvenis al la kortego de Aethelwealh. Li pasis kvin jarojn, konvertante la paganojn. Aethelwealh donis al li bienon en Selsey, kie li fondis abatejon. Laŭ la historiisto Bede, la misiado de Wilfrid sukcesis pro du kialoj: unue, li instruis la loĝantojn de Sussex kiel fiŝkapti; kaj due, kiam li ekbaptis konvertitojn, senpluveco mirakle ĉesis.

En 685 Caedwalla, reĝo de Wessex, invadis Sussex kaj mortigis Aethelwealh.

La bildo en la informkesto montras la bapton de Aethelwealh, el Saxon Heptarchy de John Speed (1611)