Afrihilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Afrihilio, Ni Afrihili Oluga, Ɛl-Afrihili, aŭ simple Afrihili (kodo laŭ ISO 639: afh) estas zona planlingvo proponita de historiisto K. A. Kumi Attobrah en Ganao en 1970 por esti helplingvo al subsaharaj Afrikaj popoloj kun fonologio, vortprovizo kaj gramatiko bazitaj sur Afrikaj lingvoj, ĉefe bantuaj lingvoj. Internaciaj vortoj estas prenitaj el afrikaj lingvoj por ke ili ne ŝajnu fremdaj.

Universitato de Ganao

Afrihilio uzas la latinan alfabeton kun aldonaj literoj ɛ kaj ɔ por specialaj vokaloj.

La substantivoj, kaj nur la substantivoj, samtempe komencas kaj finas per vokaloj. La pluralo estas indikata por inverto de pozicioj de komenca kaj finaj vokaloj. Ĝi havas multajn infiksojn. Ekzemple la vorto kola (labori) povas esti modifita kun duobligo de la fina silabo kaj la sufikso -tu por formi kolalatu (ŝajnigi labori). La forta silabo, ĝenerale estas la dua.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

  • Zuri lu — Bonan tagon
  • Zuri zinga — Bonan matenon
  • Zuri masa — Bonan postagmezon
  • Zuri dani — Bonan vesperon
  • Zuri bali — Bonan nokton
  • !Afuraho — Al la via saluto!

Kupitia kana oluga nutafaulu ɛkana na ɛyiyai lɛrahanoholo.

Per unu lingvo, ni atingos unuecon kaj interkomprenon pli facile.

Ni evoka yɛ kono noho ni amago.

La piro estas pli matura ol la mango.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Annis, William S. 2014. "Afrihili: An African Interlanguage." FL-00001F-00, Fiat Lingua, <http://fiatlingua.org>. Web. 2014-04-01.

Attobrah, K. A. Kumi. Ni Afrihili Oluga: The African Continental Language. Accra, Ghana; 2nd ed., 1973. Lib. of Cong. call no. PM8063.A8 1973

The Afrihili Centre. No. 1, 1971. Ni Epengi (La Suno, The Sun). Revuo, Newsletter. Ghana.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.