Aglutina lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aglutina lingvo estas lingvo, kies vortoj estas formataj ĉefe per aldono de unusignifaj sufiksoj. Tiu termino estis enkondukita de Wilhelm von Humboldt en 1836 por klasifiki la lingvojn. La vorto estas derivaĵo de la latina verbo agglutinare, kiu signifas „kunglui“.

La aglutina lingvo estas formo de sintetika lingvo, kie ĉiu afikso tipe reprezentas unu signifon (kiel pasinto, pluralo, loko ktp.).

Ekzemploj de la aglutinaj lingvoj estas urala lingvaro, altaja lingvaro, japana lingvo, korea, dravida lingvaro, inuktituto, svahila lingvo, malaja lingvo, kaj kelkaj mezamerikaj lingvoj (navatla lingvo, vasteka lingvo, kaj totonaka lingvo). La keĉua lingvo, kiu estas la nuntempe plej parolata indiana lingvo, kun parolantaro kiu varias de 8 ĝis 12 milionoj, ankaŭ estas aglutina. En la pasinto sumera lingvo, elamita lingvo, huria lingvo, urarta lingvo.

La aglutinaj lingvoj ne estas grupigitaj al unu lingvofamilio (kvankam la urala lingvaro estas karakterizita pri tio).

La aglutinaj lingvoj estas tre logikaj, kun malmultaj esceptoj. Ekz. japana lingvo havas nur tri neregulajn verbojn, navatla lingvo nur du, turka lingvo havas nur unu, kaj Esperanto entute ne havas esceptojn.

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]