Agoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ruinoj de la romia agoro de Ateno.

La agoro (greke ἀγορά - agora) laŭ PIV estas centra "placo en la antikvaj helenaj urboj". Tamen en antikva Grekio temis pri multe pli ol nur la centra placo de urbo. La agoro estis signifa socia institucio kaj karakteriza ero de poliso (antikva greka urboŝtato). Ĝi servis kiel politika kaj juĝeja kunvenejo. Ĝi plenumis la funkcion de merkata placo kaj samtempe ankaŭ estis grava kulta loko de la urba socio. Altaroj kaj etaj temploj tial apartenis al la aspekto de ĉiu agoro. Kiel administra centro la placo ofte ĉirkaŭiĝis ankaŭ de la oficejoj de la urbaj politikaj kaj administraj institucioj. La aspekto de la agoroj ĝenerale difiniĝis de kolonaraj haloj, kiuj uzeblis por diversaj celoj. Precipe por la rolo de la agoro kiel ĉiutaga kunvenejo de la urbanoj tiaj haloj utilis, ĉar ili ofertis al la vizitantoj protekton de la sunradioj, de pluvo kaj vento.

En la grekaj urboj de Malgrandazio ofte ekzistis pluraj agoroj kun malsamaj signifoj. En multaj urboj la urbeca kaj pompa trakonstruo de la centraj placoj tamen nur okazis dum la helenisma-romia epoko. Antaŭe, en antikva Grekio la agoro foje nur estis malferma placo sen dekoro.

Funkcio kaj aspekto de la agoroj parte samas al tiu de la centra placo Forumo de la grandurboj en la Romia Imperio.

La plej konata agoro estis tiuj de Ateno nome la Antikva Agoro kaj la Romia Agoro. Pliaj konataj agoroj troviĝis ekzemple en Priene kaj Mileto (Malgrandazio), en Malgrandazio.

Ĉe Azorín ĝi estas Ampleksaĵo, placo, kunvenejo, en la antikvaj grekaj urboj; kiel la Foro [tiele], ĉe la romanoj; kiel la Zoco [tiele], ĉe la araboj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 6.