Agripina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agripina
Romia imperiestrino
Persona informo
Iulia Agrippina
Naskiĝo 6-an de novembro 15 (0015-11-06)
en Kolonjo
Morto 23-an de marto 59 (0059-03-23) (43-jaraĝa)
en Miseno
Mortis pro mortpuno vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Julia-Klaŭdia dinastio • Julioj-Cezaroj vd
Patro Germaniko vd
Patrino Vipsania Agrippina vd
Gefratoj Julia Drusilla • Julia Livilla • Kaligulo • Drusus Caesar • Nero Caesar • Gaius Julius Caesar Germanicus Major • Tiberius Julius Caesar Germanicus • Ignotus Julius Caesar Germanicus vd
Edz(in)o Klaŭdio • Gaius Sallustius Crispus Passienus • Gnaeus Domitius Ahenobarbus vd
Infanoj Nerono vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Julia Agrippina (6a de novembro 15 – 23a de marto 59), AgripinaAgripino, referencata ankaŭ kiel Agrippina la Juna (latine Agrippina Minor, "la plej malgranda", ofte uzata kiel "la plej juna"),[1] estis pova Romia imperiestrino kaj unu el la plej elstaraj kaj efektivaj virinoj de la Juli-Klaŭdia dinastio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ŝia patro estis Germaniko, populara generalo kaj iam ŝajna heredanto de la Romia Imperio sub Tiberio; kaj ŝia patrino estis Vipsania Agrippina, nepino de la unua Romia imperiestro Aŭgusto Cezaro. Ŝi estis la plej juna fratino de la imperiestro Kaligulo, nevino kaj kvara edzino de la imperiestro Klaŭdio kiu sukcedis Kaligulon, kaj la patrino de la imperiestro Nerono, kiu sukcedis Klaŭdion.

Skulptaĵo de Agripina kronanta sian filon Nerono (ĉirkaŭ la jaroj 54–59 p.K.)

Kaj antikvaj kaj modernaj fontoj priskribas la personecon de Agripina kiel senkompata, ambicia, violenta kaj dominema. Fizike ŝi estis bela kaj rimarkinda virino; laŭ Plinio la Maljuna, ŝi havis duoblan kojndenton en ŝia supra makzelo, signo de bona fortuno. Multaj antikvaj historiistoj akuzis Agripinon pro venenigo de ŝia edzo Klaŭdio, kvankam la rakontoj varias.[2] Dum la regado de sia edzo, ŝi estis efektiva kaj ĉefa povo malantaŭ la trono kaj poste dum mallonge ŝi estis la de facto reganto de la Romia Imperio dum la regado de sia filo, la imperiestro Nerono. En la jaro 59 Agripina estis ekzekutita pro ordono de Nerono.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. E. Groag, A. Stein, L. Petersen – e.a. (eld.), Prosopographia Imperii Romani saeculi I, II et III (PIR), Berlin, 1933 – I 641
  2. Tacitus, Analoj XII. 66; Cassius Dio, Roma Historio LXI. 34; Suetonius, La vivoj de dekdu cezaroj, Vivo de Klaŭdio 44; Josephus estis malpli certa, Josephus, Antikvaĵoj de la Judoj XX. 8.1
  3. Louis Couperus, Pri vagabondoj kaj friponoj, pri damoj kaj kavaliroj, U.E.A., 2008, 180 p. pp. 13-32.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Graves, Robert. Claudius, the god and his wife Messalina: the troublesome reign of Tiberius Claudius Caesar, Emperor of the Romans (born B.C. 10, died A.D. 54), as described by himself: also his murder at the hands of the notorious Agrippina (mother of the Emperor Nero) and his subsequent deification, as described by other. OCLC 178197.
  • Tacitus, Analoj, xii.1–10, 64–69, xiv.1–9
  • Suetonius, De vita Caesarum – Claudius v. 44 kaj Nero v. 5.3, 28.2, 34.1–4