Ahmadou Ahidjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmadou Ahidjo
Ahidjo dum vizito en Usono
Ahidjo dum vizito en Usono
Persona informo
Ahmadou Ahidjo
Naskiĝo 24-a de aŭgusto 1924
en Garoua
Morto 30-a de novembro 1989
en Dakaro (Senegalio)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Yoff vd
Religio Islamo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Kameruno vd
Partio Demokrata Kunveno de la Kameruna Popolo vd
Familio
Edz(in)o Germaine Ahidjo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
1-a Prezidanto de Kameruno
Dum 19606-a de novembro 1982
Sekvanto Paul Biya
1-a Ĉefministro de Kameruno
Dum 196015-a de majo 1960
Antaŭulo Charles Assalé
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ahmadou Babatoura AHIDJO (n. la 24-an de aŭgusto 1924 - m. la 30-an de novembro 1989) estis la unua prezidanto de Kameruno de 1960 ĝis 1982. Li naskiĝis en Garoua, sufiĉe grava riverhaveno ĉe la rivero Benue, en norda Kameruno. Lia patro estis membro de la fulba tribo.

Post la aŭtonomiĝo de Kameruno en la 1950-aj jaroj, li sukcese faligis la registaron de André-Marie Mbida kaj fariĝis prezidanto per baloto en majo 1960. Malgraŭ malkonsento de la Partio de Kamerunaj Demokratoj, li en 1966 fondis la Nacian Kamerunan Unuiĝon, kiu fariĝis la unika politika partio de la lando. Ahidjo pligrandigis la centrigan potencon de la prezidanto per referendumo en 1972.

Li neatendite rezignis sian postenon la 4-an de novembro 1982, oficiale pro malsano. Post malsukcesa puĉo en 1984, li estis mortkondamnita en 1985 kaj ekziliĝis al Senegalio, kie li mortis en 1989.