Ahmedo la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ahmedo la 3-a
Persona informo
آحمد ثالث
Naskiĝo 30-an de decembro 1673 (1673-12-30)
en Dobriĉ, Silistra Eyalet,  Otomana Imperio
Morto 1-an de julio 1736 (1736-07-01) (62-jaraĝa)
en Palaco de Topkapi, Istanbulo,  Otomana Imperio
Tombo Istanbulo vd
Religio islamo vd
Ŝtataneco Otomana Imperio vd
Subskribo Ahmedo la 3-a
Familio
Dinastio Otomana dinastio vd
Patro Mehmedo la 4-a vd
Patrino Emetullah Rabia Gülnuş Sultan vd
Gefratoj Hatice Sultan • Mustafa II vd
Edz(in)o Rabia Şermi Kadin • Mihrişah Emine Kadin • Ayşe Hanım Sultan • Emetullah Kadın Efendi vd
Infanoj Mustafa la 3-a • Abdul Hamid I • Hatice Sultan • Esma Sultan • Ümmügülsüm Sultan • Saliha Sultan • Fatma Sultan • Atike Sultan • Ayşe Sultan (daughter of Ahmed III) • Zeynep Asima Sultan • Zübeyde Sultan vd
Profesio
Okupo reganto • poeto • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sultano Ahmedo la 3-a kun la juna kronprinco
ilustraĵo el la libro Surname-i Vehbi pri la celebraĵoj okaze de la cirkumcizo de la tri sultanaj filoj (18-a jarcento)

Ahmedo la 3-a (n. 1673; m. la 1-an de julio 1736 en Konstantinopolo) inter la jaroj 1703 kaj 1730 estis sultano de la Otomana Imperio.

Ahmedo estis filo de Mehmedo la 4-a kaj iĝis sultano de la Otomana Imperio dum la jaro 1703, post kiam lia frato Mustafao la 2-a estis malpostenigita. Ĉar la Rusia Imperio pli kaj pli minacis la otomanan regnon, Ahmedo penis pliintensigi la politikajn rilatojn al Anglio.

Li permesis rifuĝon al la reĝo Karolo la 12-a de Svedio post ties malvenko en la batalo de Poltava (1709) kadre de la Granda Nordia Milito. Kiam la Rusia Imperio premis la otomanan ŝtaton en tiun militon, la armeo de Ahmedo pli prokimiĝis al decida venko kontraŭ la rusia konkurenca ŝtato ol iu ajn alia otomana reganto antaŭe: Lia grandveziro Baltaji Mehmed Paŝa dum la jaro 1711 sukcesis komplete ĉirkaŭigi la rusian soldataron proksime de la rivero Prut. En la traktato, kiun sekve Rusio devis subskribi, la Otomana Imperio ricevis la urbon Azovo ĉe la samnoma Azova Maro, atingis la detruon de pluraj fortikaĵoj antaŭe konstruitaj de la rusia armeo, kaj ricevis la promeson de la rusia caro sekve ne konflikti kun la kozakoj en Ukrainio respektive kun la malfortiĝanta grandpotenco Pollando-Litovio. La malkontento pri la mildeco de tiuj kondiĉoj en Konstantinopolo estis tiom akra, ke preskaŭ rekomenciĝintus la milito inter la otomana kaj rusia imperioj.

Dum 1715 la otomana armeo sukcesis konkeri la preskaŭinsulon Peloponeso, kiu tiam nomiĝis Morea, de la Respubliko Venecio. Tiu konkero pliakrigis la armean tension kun la imperio Aŭstrio, kiu alianciĝis kun la Respubliko Venecio: La du aliancanoj kune pli fortis kontraŭ la otomanoj. La venicianoj sukcesis rompi la otomanan sieĝon de la insulo Korfuo dum somero 1716, kaj la ĝis tiam otomane okupita serba urbo Beogrado dum la sekva jaro 1717 iĝis konkeraĵo de Aŭstrio. Pro la perado de Anglio kaj Nederlando dum la jaro 1817 interkonsentiĝis la pripaca Traktato de Požarevac, kiu reguligis ke la Otomana Imperio tenis la preskaŭinsulon Peloponeso, sed cedis la nordan parton de Serbio kaj Bosnio al la imperio Aŭstrio.

Dum la jaro 1727 sultano Ahmedo permesis la antaŭe malpermesitan libropresadon en la Otomana Imperio.

Milito de la otomana regno kun Persio finiĝis per katastrofa malvenko, kio gvidis al revolto de la Janiĉaroj, kiuj senpostenigis la sultanon dum septembro 1730. Li mortis ses jarojn pli poste en mallibereco.