Aida Hadžialić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aida Hadžialić
Aida Hadžialić en 2014
Aida Hadžialić en 2014
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de januaro 1987(nun 1987-01-21) (37‑jara)
en Bosnio-Hercegovino, tiam  Jugoslavio
Religio islamo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Lund • Sannarpsgymnasiet vd
Partio Socialdemokratoj
Profesio
Okupo politikistino, parlamentano kaj sveda ministro pri gimnazia kaj postgimnazia klerigo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aida HADŽIALIĆ [haĝialiĉ] (naskiĝis la  21-an de januaro 1987(nun 1987-01-21) en Foča, Bosnio-Hercegovino, tiam Jugoslavio) estas sveda politikisto de la Socialdemokratoj kaj ekde 2014 ĝis 2016 sveda ministro pri gimnazia kaj postgimnazia klerigo en la registaro Löfven.

Kiam ŝi estis 5 jarojn aĝa, ŝia familio fuĝis pro la interna jugoslavia milito al Svedio. Kiel etnaj bosnoj, ili estis forpelitaj de serbaj naciistoj.

Kun nur 27 jaroj, Hadžialić fariĝis la plej juna ministro iam en svedia registaro. Ŝi ankaŭ estas unu el la unuaj islamaj anoj de svedia registaro.

La 13-an de aŭgusto 2016 ŝi anoncis sian demision post kiam ŝi estis ŝoforinta aŭton kun 0,2 da sangalkoholo.