Air (rokgrupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Air dum la festivalo Eurockéennes en Belfort (Francio) en 2007.

Air estas franca muzikgrupo de Versailles kreita en 1995 de Jean-Benoît Dunckel kaj Nicolas Godin.

Ĝi estas ligata al la muzika movado franca tuŝo (franca elektronika muziko). Ĝia sukceso estas internacia, ĉefe en Britio kaj Usono. En 1998, ĝia unua albumo Moon Safari estas unu el la diskoj de la jaro, dank'al la ŝlagro "Sexy Boy". Du jarojn poste, la muziko de The Virgin Suicides kunmetita por la samnoma filmo de Sofia Coppola, permesas al la grupo establi sian reputacion.

Ĉe la limo de elektronika muziko, popmuziko kaj psikedela roko, la grupo kreas sian propran muzikan stilon per proponoj de kosmaj melodioj, en kiuj multaj gitaraj ripetfrazoj akompanas elektronikajn sonojn kaj voĉojn. Malgraŭ iliaj ŝajnaj timidoj, Jean-Benoît Dunckel kaj Nicolas Godin ne evitas la koncertojn kaj regule organizas internaciajn turneojn famajn por iliaj alternativaj versioj kaj iliaj senperaj reinterpretoj de iuj el iliaj titoloj.

Air kunlaboris kun Beck, Charlotte Gainsbourg, Jarvis Cocker (Pulp), Neil Hannon (The divine comedy) kaj Nigel Godrich.