Akadanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La akadanoj, ŝemida popolo, penetris Mezopotamion de okcidenta kaj nord-okcidenta flankoj, preskaŭ en la sama tempo, kiam en la sudo aperis sumeranoj. Prapatrujo de akadanoj evidente estis Araba duoninsulo kaj Nord-Afriko kaj venis tra Palestino kaj Sirio.

La unua ondo de ŝemidaj migrantoj akceptis nomon laŭ la urbo Akado (Agade). Laŭ aspekto akadanoj tre diferencis de sumeranoj, estante pli sveltaj, kun iom plilongigitaj vizaĝoj, kutime kun barboj. Pli norden de akadoj loĝis ĥuritaj triboj, kiuj poste ŝemidiĝis.

Akadanoj parolis akadan lingvon; ili kreis fortan regnon dum Sargono 1-a.

Rilataj Artikoloj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]