Akcipitrobeka martestudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akcipitrobeka martestudo
Eretmochelys imbricata en Útila.
Eretmochelys imbricata en Útila.
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Testuduloj Testudines
Familio: Keloniedoj Cheloniidae
Genro: Eretmochelys
Specio: E. imbricata
Eretmochelys imbricata
Linnaeus, 1766
Konserva statuso
CR
Vivareo de la akcipitrobeka martestudo
Vivareo de la akcipitrobeka martestudo
Vivareo de la akcipitrobeka martestudo
subspecioj

Eretmochelys imbricata bissa (Rüppell, 1835)
Eretmochelys imbricata imbricata (Linnaeus, 1766)

Sinonimoj

Eretmochelys imbricata squamata

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La akcipitrobeka martestudo (Eretmochelys imbricata) el la ordo de testuduloj kaj familio de keloniedoj videblas en la proksimaj maroj de Ŝandongo kaj Fuĝjano, kaj ĉirkaŭ Ĝoŭŝan-Insularo, Hajnan-Insulo kaj la insuloj de Sudĉina Maro, kaj estas videbla ankaŭ en la Suda Pacifika Oceano kaj Hinda Oceano.[1]

Korpaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Longa je ĉ. 60-74 cm., maksimume je 84.cm., ĝi estas malpli granda ol la kelonio. Ĝi portas brunan karapacon kun helflavaj strioj, kies kornecaj platoj estas vicigitaj tegolaranĝe kaj sterniĝas nur en ĝia maljuneco. La ventra kiraso estas brile flava. La kvar membroj aspektas remilformaj, la antaŭaj inembroj estas pli grandaj kun po du ungoj kaj la malantaŭaj pli malgrandaj kun po unu ungo. La vosto estas mallonga kaj kutime ne montriĝas ekstere. Ĝi havas du parojn da skvamoj sur la frunto, supran makzelon kurban kaj platan rostron.

Konduto[redakti | redakti fonton]

La martestudoj vivas en tropikaj kaj subtropikaj marbordoj kaj naĝas laŭ difinita vojo ĉiujare. Ili estas kruelegaj (el tio ilia nomo akcipitro) kaj nutras sin per fiŝoj kaj moluskoj, eventuale algoj. Inter julio kaj septembro ĉiujare ili grupiĝas ĉe marbordoj. Dumnokte la testudino fosas kavon sur strando por demeti ovojn, kies nombro estas malpli granda ol tiu de la fielonio. Demetinte ovojn, ĝi kovras ilin per sablo. La ovoj estas nature kovataj dum ĉ. du monatoj. Ofte okazas, ke ĝi demetas ovojn en fiksita loko. Oni kaptis unu ovodemetantan martestudinon sur plaĝo ĉe la marbordo de Srilanko kaj metis markon sur ĝia membro. Post 30 jaroj oni denove kaptis ŝin en la sama loko.

Utilo kiel homa predo[redakti | redakti fonton]

Laŭdire ĝia viando ne estas tiel bongusta, kiel tiu de la kelonio, sed la kiraso havas pli grandan ekonomian valoron ol tiu de la kelonio. Frue en Song-dinastio de Ĉinio jam estis noto, ke ĝia kiraso servas por fari medikamenton. Ĝi havas ankoraŭ pli longan historion kiel materialo por fari metiartajojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]