Al-Muktadir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Al-Muktadi.
Al-Muktadir
18-a abasida kalifo
Antaŭulo al-Muktafi, lia frato
Sekvanto al-Kahir, lia frato
Persona informo
المقتدر
Naskiĝo ĉ. 895
en Bagdado
Morto 31-an de oktobro 932 (0932-10-31)
en Bagdado
Mortis pro morto dum batalo vd
Mortis per mortis en batalo vd
Religio islamo vd
Etno arabo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Abasida Kaliflando vd
Familio
Dinastio Abasidoj vd
Patro Al-Mu'tadid vd
Patrino Shaghab vd
Gefratoj Al-MuktafiAl-Kahir vd
Infanoj Ar-RadiAl-MuttakiAl-Muti' • Ishaq ibn al-Muqtadir vd
Parencoj Al-Kadir vd
Profesio
Okupo politikistokalifo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ekzekuto de Al-Hallaĝ je la konto de Al-Muktadir (Bagdado, 26-a de marto 922) reprezentita en pentraĵo de la 17-a jarcento de Mogola Barato.

Abu 'l-Fadl Ĝa'far ibn Ahmad al-Mu'tadid (arabe أبو الفضل جعفر بن أحمد المعتضد) (895 – 31 Oktobro 932), pli bone konata laŭ dia regonomo al-Muktadir bi-llah (arabe المقتدر بالله, "povega en Dio"[1]), estis abasida kalifo en Bagdado 908 ĝis 932 (295-320 laŭ islama kalendaro).

La longa regado de Al-Muktadir portis Abasidojn al tre malalta tajdo. Oni perdis Nordafrikon kaj preskaŭ Egipton. Mosul forigis sian dependon kaj la grekoj (bizancanoj) faris atakojn laŭlonge de la malbone protektitaj limoj. En Oriento formala agnosko de la Kaliflando restis valida, eĉ por tiuj kiuj postulis sian sendependon; kaj pli proksime, la teruraj Karmatoj estis bremsitaj. En Bagdado, al-Muktadir, simpla ilo de tribunalo, estis dependa de eksterlandaj gvardioj, kiuj, estritaj ĉefe de turkoj kaj de aliaj oficiroj de eksterlanda deveno, venis ofte al ribeloj. Pro la praktika malgranda fakta povo de Al-Muktadir, la prestiĝo kiun liaj tujaj antaŭaĵoj estis reakirintaj perdiĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bowen, Harold. (1928) The Life and Times of ʿAlí Ibn ʿÍsà: The Good Vizier. Cambridge University Press, p. 88.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bonner, Michael. (2010) “The waning of empire, 861–945”, The New Cambridge History of Islam, Volume I: The Formation of the Islamic World, Sixth to Eleventh Centuries. Cambridge: Cambridge University Press, p. 305–359. ISBN 978-0-521-83823-8.
  • Tiu teksto estis adaptita el la publika verko de William Muir nome The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall.