Al Cohn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Al Cohn
Persona informo
Naskonomo Alvin Gilbert Cohn
Naskiĝo 24-an de novembro 1925 (1925-11-24)
en Nov-Jorko
Morto 15-an de februaro 1988 (1988-02-15) (62-jaraĝa)
en Stroudsburg
Ŝtataneco Usono
Alma mater Erasmus Hall High School
Familio
Edz(in)o Mary Ann McCall • Marilyn Moore
Infano Joe Cohn
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto • diskografa artisto
vdr

Al COHN (naskiĝis la 11-an de novembro 1925 en Broklino, Novjorkio, Usono; mortis la 15-an de februaro 1988 en Stroudsburg, Pensilvanio) estis usona ĵaza muzikisto (tenora saksofonisto, aranĝisto kaj komponisto).

Frue en lia profesia kariero, Cohn ludis kun Joe Marsala (1943), Georgie Auld kaj Boyd Raeburn (1946), kaj Alvino Rey kaj Buddy Rich (1947). Li estiĝis fama, post kiam li membriĝis en la bando de Woody Herman. La bando estis nomata The Second Herd (la dua brutaro). Cohn anstataŭis Herbie Steward kiel unu de la kvar fratoj. Li ludis kun Herman kaj la bando en 1948 kaj 1949. Cohn staris en la ombro de Stan Getz kaj Zoot Sims en la bando, sed elstaris en aranĝado kaj komponado. Unu de liaj pli famaj aranĝaĵoj por tiu bando estis The Goof and I.

Cohn aligis Artie Shaw kaj la bebopo bando en 1949, sed la bando malsukcesis. Li laboris kiel studia muzikisto, aranĝisto, kaj komponisto por la cetero de sia vivo. Li ludis en kaj gvidis multajn grupojn. Li kaj Zoot Sims ofte ludis en kvinteto, kiu estis tre bone ricevata. La du tenoraj saksofonistoj ludis tre simile kaj miksis bone. Ambaŭ estis inventemaj kaj la grupo estis sukcesa.

La filo de Al Cohn, Joe Cohn, estas gitaristo.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.