Albert Abraham Michelson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Abraham Michelson
Nobel-premiito
Persona informo
Albert Abraham Michelson
Naskiĝo 19-an de decembro 1852 (1852-12-19)
en Strzelno, Provinco Posen
Morto 9-an de majo 1931 (1931-05-09) (78-jaraĝa)
en Pasadena, Kalifornio,  Usono
Tombo nekonata valoro vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Usona Mararmea AkademioHumboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Albert Abraham Michelson
Familio
Edz(in)o Margaret Hemingway • Edna Stanton vd
Profesio
Okupo fizikistooficiro • universitata instruisto vd
Laborkampo fizikofizikistoastronomio vd
Doktoreca konsilisto Hermann von Helmholtz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert Abraham MICHELSON (19-an de decembro 1852, Strelno, ekde 1945 nomata Strzelno, Provinco Posen, en la tiama Prusio dum la dispartigoj de Pollando-Litovio aŭ dispartigoj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj9-an de majo 1931, Pasadena, Kalifornio, Usono) estis germandevena usona fizikisto. Li enkondukis kiel baza konstanto la lumrapidon kaj okupiĝis pri spektroskopiaj kaj meteorologiaj esploroj. En 1907, li ricevis la Nobel-premion pri fiziko,[1] kaj la medalon Copley.

Michelson estis 2-jara, kiam kun la familio elmigris al Usono. La familio komence loĝis en Novjorko, poste translokiĝis al la nevada Virginia City, pli poste al San Francisko, kie la patro iĝis bonhava komercisto.

Michelson iĝis en aĝo de 17 jaroj membro de la Usona Marista Akademio en Annapolis (Maryland). Li atingis bonajn rezultojn en la natursciencoj, sed la rezulto en maristaj lernobjektoj estis sub averaĝa nivelo. Li finstudis en 1873, poste lernis de 1875 ĝis 1879 natursciencojn en la Akademio. Li komencis okupiĝis en 1878 pri precita mezurado de la lumrapido, tio iĝis lia vivpasio. Li mezuris per hejme fabrikitaj iloj, sed li volis pli precizajn valorojn, tiel li komencis lerni optikon en Eŭropo (1880). Post kiam li plenigis du jarojn en Berlino, Heidelberg kaj Parizo, li forlasis en 1881 la mararmeon. Hejmenveturante en la Usonon, li mezuris la lumrapidon kaj konstatis la valoron de 299 853 km/s, kiu valoro estis la plej bona dateno dum jardekoj. La rapidon pliprecizigis poste Michelson mem.

Michelson komencis konstrui interferometron ankoraŭ en Eŭropo, kiu duonigas lumfaskon, kies du partoj poste iras paralele kaj poste denove unuiĝas. Se la lumfaskoj perdas sian sinkronecon, tiam estiĝas alterne helaj kaj malhelaj interferaj strioj. La larĝo kaj nombro de la strioj ebligas pli precizajn mezurojn per komparo de la du lumfaskoj.

Michelson volis mezuri per interferometro la relativan rapidon de la Tero al la etero, oni pensis tiam, ke la etero plenigas la universon. La eksperimentoj de Michelson en Berlino ne montris striojn, tiel la Tero ne moviĝas rilate al la etero.

Michelson ekde 1883 laboris kiel profesoro pri fiziko en la Altlernejo de Aplikata Naturscienco Case en Cleveland kaj eksperimentis pri interferometro. Li volis publikigi la rezultojn jam en 1887, kiuj ne montris interferometrajn striojn. Li laboris kun usona kemiisto Edward William Morley, post ili nomumiĝas nun la Michelson–Morley-eksperimento. Inter la neŭtona fiziko, la rezultoj estis kontraŭdiraj, kiujn solvis nur relativeca teorio de Albert Einstein en 1905.

Michelson estis ekde 1892 fizika profesoro en Worcester, en Universitato Clark, ekde 1889 fizika profesoro de la Ĉikaga Universitato kaj samtempe gvidanto de la fizika katedro. Li retiriĝis en 1929. Li estis de 1923 ĝis 1927 prezidanto de la Nacia Scienca Akademio. Li estis la unua usonano, kiu ricevis Nobel-premion (en 1907 pro la spektroskopiaj kaj meteologiaj esploroj).

Michelson proponis, ke oni uzu lumon kun difinita ondolongo por mezuri distancon. Lia interferometro ebligis mezuron de la planetoj, li mezuris la interferometrajn striojn de la lumoj, alvenantaj el la du flankoj de la planedo.

Li almuntis en 1920 sesmetran interferometron al la 244 cm-a teleskopo, tiel sukcesis mezuri diametron de la Betelgeuse-stelo. Li ricevis la valoron de 386.160.000 km, 300-obla diametro ol tiu de la Suno. Tio estis la unua fakte preciza stel-mezurado.

Li difinis en la kaliforniaj montoj je precizeco de 2,5 cm distancon de du montoj, situantaj 35 km unu de la alia. Michelson en 1923 reiris al la problemo de la lumrapida mezurado. Li uzis specifan, okflankan, turnantan spegulon kaj mezuris lumrapidon de 299 798 km/s. Li plifajnigis la mezuradon uzante longan vakuan tubon, en kiu moviĝis la lumo tien-reen ĝis postlasis 16 en la vakuo. Michelson mortis antaŭ ol analizi rezultojn de la lasta mezuro. Oni publikigis en 1933 la finan rezulton: 299 774 km/s. Tio estas iom 2 km/s pli granda ol la valoro akceptita en la 1970-aj jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]