Albert Farkas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Farkas
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1842 (1842-08-01)
en Șimleu Silvaniei
Morto 9-an de oktobro 1915 (1915-10-09) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

FARKAS Albert (farkaŝ) estis hungara ĵurnalisto, verkisto naskita en Szilágysomlyó la 1-an de aŭgusto 1842 kaj mortinta en Budapeŝto la 9-an de oktobro 1915.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Albert Farkas estis organizinto kaj sekretario de la ĉefurba ortodoksa izraelita kongregacio. Li redaktis en 1871 la tagĵurnalon Omnibus kaj estis kunlaboranto de pluraj gazetoj. Lia poemrakonto Farkasok ricevis laŭdon de la MTA. Li hungarigis la dramon Phaedra de Racine kaj la verkon Abderiden de Christoph Martin Wieland. Li kunmetis antologion el hungaraj poetinoj titolilita Nemzeti hárfa (1862).

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Nápolyi Johanna (dramo, prezentis ĝin la Nemzeti Színház, 1862).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon