Albert Methfessel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Methfessel
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1785 (1785-10-06)
en Stadtilm
Morto 23-an de marto 1869 (1869-03-23) (83-jaraĝa)
en Heckenbeck
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Friedrich Methfessel
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Albert Gottlieb METHFESSEL (naskiĝinta la 6-an de oktobro 1785 en Stadtilm, mortinta la 23-an de marto 1869 en Bad Gandersheim-Heckenbeck) estis germana komponisto kaj dirigento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel la 13-a infano de kantoro kaj orgenisto[1].

Ekde 1801 li frekventis la gimnazion en Rudolstadt, studis de 1807 ĝis 1810 teologion kaj klasikan literaturon en Leipzig. Vidinte sian alvokon al la muziko, li komencis trejniĝon en Dresdeno kiel kantisto danke al la subtenado de la regantino de Schwarzburg-Rudolstadt, Karoline von Hessen-Homburg.

De 1810 ĝis 1811 li estis ĉambra kantisto ĉe la kortega teatro en Rudolstadt kaj instruis kantadon kaj instrumentludadon. Li konatiĝis kun Johann Wolfgang von Goethe kaj lernigis kanti al Emilie, la filino de Friedrich Schiller.

Kiam en 1813 patriotoj elvokitis al batalo kontraŭ Napoleono Bonaparte, li ne volis stari malantaŭe. Li dediĉis al la surloka libera korpuso la kanton Hinaus in die Ferne. Ĝis 1816 li vivis en Rudolstadt. En 1818 li publikigis la kantolibron Allgemeines Commers- und Liederbuch. Ekde 1823 li estis muzikinstruisto en Hamburg, kie li fondis la muziksocieton Hamburger Liedertafel. En tiu tempo li komponis la neoficialan himnon de Hamburgo Hammonia, prezentita unuafoje antaŭ la publiko la 19-an de aprilo 1828 okaze de la 5-a datreveno de la muzikamikara fondiĝo. Ekde 1832 li transprenis la oficon de la kortega orkestrestro Gottlob Wiedebein ĉe la operejo de Brunsvigo. Pro oreldoloroj li jam frue en 1841 pensiuliĝis kaj finis sian kreivan agadon.

En 1865 li honore doktoriĝis fare de la Universitato de Jena.

Reliefo de la muzikisto en Braunschweig.
La obelisko omaĝe al la komponisto sur la centra placo de Stadtilm, fone la paroĥa preĝejo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kvankam li en la ĝenroj de opero kaj oratorio en postlasis ion specialan, lia rolo en la kampo de ĥormuziko kaj ĝenerala kantado estis revolucia. Per sia novaj formoj de popola kaj studenta kantadoj li iĝis idolo al siaj samtempuloj.

Verkoj bonkonataj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hinaus in die Ferne
  • Der Gott, der Eisen wachsen ließ
  • Stimmt an mit hellem Klang
  • Hamburga himno Hammonia
  • Die Liebe schlang das heiligste der Bande

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Sur la centra bazarplaco de lia naskiĝurbo Stadtilm staritis memorigŝtono kun obelisko. Honore de la 150-a datreveno naskiĝtaga la urbo organizis grandan muzikfeston. Ĉe la loĝdomo en Braunschweig memorigtabulo informas onin pri lia ĉeesto. En la urbo, kie li laste estis loĝanto (Heckenbeck), oni nomis straton laŭ li kaj starigis memorigŝtonon tombeje. Methfessel-stratoj troviĝis krome en Berlin-Kreuzberg, Hamburgo, Rudolstadt kaj Stadtilm.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thüringer Freilichtmuseum Hohenfelden (eld.): Unterwegs im Tal der Ilm. Wissenswertes und Informatives für Touristen und Einheimische, MFB-Verlagsgesellschaft, Eisenach 1998, ISBN 3-931431-10-X, p. 103.
  • Friedhelm Brusniak: Methfessel, Albert, en: Neue Deutsche Biographie (NDB). Vol. 17, Duncker & Humblot, Berlin 1994, ISBN 3-428-00198-2, p. 230-231
  • Josef Sittard: Methfessel, Albert Gottlieb, en: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Vol. 21, Duncker & Humblot, Leipzig 1885, p. 511–514.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La prapatroj eksetlis en Stadtilm ĉ. 1500 kaj devenis el Frajburgo; ankaŭ de tiu familia branĉo originas multaj muzikistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]