Albert Roussel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Roussel
Persona informo
Naskonomo Albert Charles Paul Marie Roussel
Naskiĝo 5-an de aprilo 1869 (1869-04-05)
en Tourcoing
Morto 23-an de aŭgusto 1937 (1937-08-23) (68-jaraĝa)
en Royan
Mortokialo korinfarkto
Tombo Varengeville-Sur-Mer Churchyard
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Mara Altlernejo • Collège Stanislas • Schola Cantorum de Paris
Familio
Frat(in)o Charles Roussel
Okupo
Okupo komponisto de klasika muziko • koreografo • pianisto • muzikologo • muzikinstruisto • universitata instruisto
Verkoj Les rêves
vdr
Busto de Albert Roussel en la pariza Salle Cortot

Albert Charles Paul Marie Roussel (n. 5-an de aprilo 1869 en Tourcoing; m. 23-an de aŭgusto 1937 en Royan) estis franca komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Roussel, filo de riĉa industriisto, perdis siajn gepatrojn jam infanaĝe. Li alkreskis unue ĉe sia avo, urbestro de Tourcoing, kaj poste ekde 1880 ĉe sia onklino. Kvankam li jam kiel infano montris muzikemon kaj du jarojn sekvis muzikinstruon ĉe Collège Stanislas en Parizo, li decidiĝis por la mararmeo kaj eniris en 1887 kiel kadeto en la École Navale, kiun li forlasis en 1889 kiel leŭtenanto. Sed ankaŭ dum sia mararmea tempo, kiu kondukis lin ĝis Orienta Azio, li tenis sian intereson pri muziko kaj faris unuajn komponprovojn.

En 1894 Roussel eksiĝis el ofico kaj komencis muzikstudon ĉe Eugène Gigout. En 1898 li ŝanĝiĝis al Schola Cantorum, novfondita de Vincent d'Indy, je kiu li ekde 1902 ĝis 1914 tenis profesorpostenon por kontrapunkto. En 1902 ankaŭ ekestis lia unua grava komponaĵo, pianotrio op.2, al kiu sekvis en 1906 la unua simfonio Le poème de la forêt, ekestinta el unuopaj simfoniaj poemoj, kaj en 1908 la unua violonsonato. Ĉi tiuj „fruaj“ komponaĵoj (la komponisto jam estis meztridekjarulo) ankoraŭ montras klare la ciklan formon propaganditan de César Franck kaj d'Indy.

En 1908 Roussel geedziĝis kun Blanche Preisach en 1909 vojaĝadis longtempe kun ŝi tra Barato kaj Sud-Orienta Azio. Liaj tieaj impresoj respeguliĝas en la abunda orkestrosuito Évocations (1910-11) kaj en la operbaleto Padmâvatî (1914-18). Ili apartenas al la dua kreofazo de Roussel, kiu estis influita de la impresionismo, precipe de la stilo de Maurice Ravel. Impresionisma ankaŭ estas lia plej populara komponaĵo, baleto Le festin de l'araignée (La festeno de la araneo), kolorriĉa rakonto pri vivo kaj morto en la insektomondo.

Kvankam pro sanaj kaŭzoj ne rezervisto, Roussel servis dum la unua mondmilito, post agado ĉe Ruĝa Kruco, ekde 1915 kiel transportoficiro, ĝis kiam januare 1918 oni deklaris lin militmaltaŭga. Li retiriĝis por ripozo al Perros-Guirec en Bretonio, finis tie Padmâvatî kaj verkis en la jaroj 1919 ĝis 1921 sian duan simfonion. Ĝi validis kiel malfacile alirebla, kaj la publiko ĝin bruske forrifuzis je la unua prezentado en 1922. Poste Roussel en sia tria kreofazo sin turnis al pli malpeza, klara novklasikismo.

En 1922 Roussel aĉetis domon en Vasterival ĉe Varengeville ĉe la normanda marbordo. Malgraŭ sia malstabila sano lia kreoforto estis nevenkita; ekestis nun pianokonĉerto (1927), du pluaj simfonioj (1930 kaj 1934), simfonieto (1934), violonĉelo-konĉerteto (1936), la baletoj Bacchus et Ariane (1930) kaj Aenéas (1935) samkiel grava ĉambromuziko. En 1929 okaze de sia sesdeka naskiĝtago li estis solenata en Parizo per granda Roussel-festivalo kiel unu el la gvidaj francaj komponistoj. Malgraŭ sia individua stilo li prilaboris la novajn samtempajn tendencojn en sia verkaro kaj estis admirata de la pli junaj komponistoj kiel Francis Poulenc, Sergej Prokofjev kaj Bohuslav Martinů.

Je streĉita sano kaj elĉerpita de diversaj organizaj agadoj somere 1937 li serĉis ripozon en Royan kajmortis tie je koratako. Laŭ propra deziro oni entombigis lin sur la tombejo de Varengeville.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Teatraj komponaĵoj
    • Le marchand de sable qui passe. Teatromuziko op.13 (1908)
    • Le festin de l'araignée. Baletpantomimo op.17 (1912)
    • Padmâvatî. Operbaleto op.18 (1914-18; Unua prezentado [up] 1923)
    • La naissance de la lyre. Teatromuziko op.24 (1923-24)
    • Bacchus et Ariane. Baleto op.43 (1930)
    • Le testament de la tante Caroline. Komika opero (1932-33; up 1936)
    • Aenéas. Baleto op.54 (1935)
  • Simfonioj
    • Le poème de la forêt (Simfonio no 1) op.7 (1904-06)
    • Simfonio no 2 Bb-maĵora op.23 (1919-21)
    • Simfonio no 3 g-minora op.42 (1929-39)
    • Simfonio no 4 A-maĵora op.53 (1934)
  • Pluaj orkestroverkoj
    • Résurrection. Simfonia preludo laŭ Tolstoj op.4 (1903)
    • Évocations. Suito por aldo, tenoro, baritono, ĥoro kaj orkestro op.15 (1910-11)
    • Pour une fête de printemps. Simfonia poemo op.22 (1920)
    • Suito F-maĵora op.33 (1926)
    • Konĉerto po malgranda orkestro op.34 (1926-27)
    • Pianokonĉerto G-maĵora op.36 (1927)
    • Malgranda suito op.39 (1929)
    • A Glorious Day por marŝbando op.48 (1932)
    • Simfonieto por arĉinstrumentoj op.52 (1934)
    • Rhapsodie flamande op.56 (1936)
    • Konĉerteto por violonĉelo kaj orkestro op.57 (1936)
  • Ĉambromuziko
    • Pianotrio op.2 (1902)
    • Divertimento por blovkvinteto kaj piano op.6 (1906)
    • Violonsonato no 1 d-minora op.11 (1907-08)
    • Impromptuo por harpo op.21 (1919)
    • Fanfare pour un sacre païen por blovinstrumentoj kaj tamburoj (1921)
    • Joueurs de flûte por fluto kaj piano op.27 (1924)
    • Violonsonato no 2 A-maĵora op.28 (1924)
    • Ségovia por gitaro op.29 (1925)
    • Serenado por fluto, violono, vjolo, violonĉelo kaj harpo op.30 (1925)
    • Dueto por fagoto kaj violonĉelo aŭ kontrabaso (1925)
    • Trio por fluto, vjolo kaj violonĉelo op.40 (1929)
    • Prélude et Fughette por orgeno op.41 (1929)
    • Arĉkvarteto D-maĵora op.45 (1931-32)
    • Arĉtrio op.58 (1937)
    • Andante por hobojo, klarneto kaj fagoto (1937)
    • Elpénor por fluto kaj arĉkvarteto op.59
  • Pianokomponaĵoj
    • Des heures passent op.1 (1898)
    • Conte à la poupée (1904)
    • Rustiques op.5 (1904-06)
    • Suito f#-minora op.14 (1909-10)
    • Sonatine op.16 (1912)
    • Petit canon perpetuel (1913)
    • Doute (1919)
    • L'accueil des muses (1920)
    • Preludo kaj fugo op.46 (1932-34)
    • Trois morceaŭ op.49 (1933)
  • Ĥorkomponaĵoj
    • 2 Madrigaloj (1897)
    • Madrigal aŭ muses por invoĉoj op.25 (1923)
    • Le bardit de francs por virĥoro, blovinstrumentoj kaj drumo (1926)
    • Psalmo 80 por tenoro, ĥoro kaj orkestro op.37 (1928)
  • Lidoj
    • 3 frühe Lieder (um 1900)
    • Quatre poèmes op.3 (1903)
    • Quatre poèmes op.8 (1907)
    • La ménace op.9 (1908; ankaŭ orkestra versio)
    • Flammes op.10 (1908)
    • Deux poèmes chinois op.12 (1907-08)
    • Deux mélodies op.20 (1919)
    • Deux poèmes de Ronsard por kanto kaj fluto op.26 (1924)
    • Odes anacréontiques op.31 (1926)
    • Odes anacréontiques op.32 (1926)
    • Deux poèmes chinois op.35 (1927)
    • 2 Vocalises (1927-28)
    • O bon vin, où as-tu crû (1928)
    • Jazz dans la nuit op.38 (1928)
    • Deux idylles op.44 (1931)
    • A Flower Given to my Daughter (1931)
    • Deux poèmes chinois op.47 (1932)
    • Deux mélodies op.50 (1933-34)
    • Deux mélodies op.55 (1935)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]