Aldehuela de Jerte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldehuela de Jerte
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Valo de Alagono
Poŝtkodo 10671
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Álvaro Jiménez Martín
Demografio
Loĝantaro 362  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 1′ N, 6° 14′ U (mapo)40.0119795493-6.23942076736Koordinatoj: 40° 1′ N, 6° 14′ U (mapo) [+]
Alto 265 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Aldehuela de Jerte (Ekstremaduro)
Aldehuela de Jerte (Ekstremaduro)
DEC
Aldehuela de Jerte
Aldehuela de Jerte
situo en Ekstremaduro
Aldehuela de Jerte (Hispanio)
Aldehuela de Jerte (Hispanio)
DEC
Aldehuela de Jerte
Aldehuela de Jerte
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aldehuela de Jerte [+]
vdr

Aldehuela de Jerte ("domareto") estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 362 loĝantoj sur areo de 11 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 33 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas aldeanos.

Situo[redakti | redakti fonton]

Aldehuela de Jerte estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón spite la mencion pri la rivero Jerte, sed ties trapaso okazas sude kaj riversube de Plasencia kaj pro tio kam oni ne konsideras tiun areon kiel Valo de Jerte, je altitudo de 265 m; je 100 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 160 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 11,76 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Limoj de la municipa temino[redakti | redakti fonton]

Aldehuela de Jerte limas kun:

Historio[redakti | redakti fonton]

Aldehuela de Jerte estis fondita en la 13a jarcento kiel domaro depende de Galisteo. Aldehuela emancipiĝis kiel municipo en 1837, kun la resto de la vilaĝoj de tiu senjorlando.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Aldehuela de Jerte inter 2001 kaj 2007

2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007

373 367 359 352 348 345 350

Preĝejo de San Blas[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de San Blas

La Preĝejo de San Blas troviĝas en la Placo kaj estis konstruita en la jarcentoj 17a kaj 18a. La preĝejo estas malgranda kaj konstruita el ŝtono. En la interno ĝi havas unusolan navon kun rektangula tegmento sur kupolo. La sonorilturo estas aneksita al la kupolo kaj dividiĝas en du partoj, la suba el ŝtono kaj el briko la supra, ĉio kalkigita. En la interno estas skulptaĵo de la Virgulino de la Anzino, de la 15a aŭ 16a jarcento kaj kruco el ligno de la 17a jarcento.

Festoj[redakti | redakti fonton]

En Aldehuela de Jerte celebriĝas la jenaj festoj: