Aleksandr Menŝikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Menŝikov
Persona informo
Александр Данилович Меншиков
Naskiĝo 6-an de novembro 1673 (1673-11-06)
en Moskvo
Morto 2-an de novembro 1729 (1729-11-02) (55-jaraĝa)
en Berjozovo
Mortis per variolo vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Familio
Gefratoj Anna Menshikova vd
Edz(in)o Darya Menshikova vd
Infanoj Aleksandr Menshikov • Maria Menshikova • Alexandra Alexandrovna Menshikova vd
Profesio
Okupo militistoterposedantoprezidantopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandr Daniloviĉ MENŜIKOV (ruse Александр Данилович Меншиков [aliksandr danilaviĉ menŝikaf]; naskiĝis la 6-an[jul.]/ 16-an de novembro 1673[greg.] en Moskvo, mortis la 12-an de novembro[jul.]/ 23-an de novembro 1729[greg.] en ekzilo al Siberio) estis rusia ŝtata kaj milita aganto, persona helpanto de Petro la Granda, post ties morto fakta reganto de Rusia Imperio en 1725-1728. Naskiĝinta en nenobela familio, li ekhavis titulojn de princo kaj Iĵora duko (la sola rusa nobelo kun titulo de duko).

Menŝikov kun granda fervoro helpadis la caron en liaj reformoj, tamen li ankaŭ famiĝis pro sia monavido: kelkfoje oni eltrovis, ke li alproprigis grandajn sumojn de ŝtata mono. Tamen ĉiam Petro la Granda pardonis al Menŝikov, konsiderante lian grandan valoron por la renovigata ŝtato.

Interesaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • En sia junaĝo Menŝikov laboris en Moskvo kiel vendisto de kukoj en merkato. Tie li estis rimarkita kaj dungita de François Le Fort, proksimulo de Petro la Granda (tiam ankoraŭ estonta caro). Pli poste la caro mem rimarkis la junulon kaj prenis al sia servistaro. Tiel Menŝikov rapide akiris fidon de la caro kaj eĉ lian amikecon. Menŝikov havis grandan influon al la caro, interalie li estis konata kiel la sola persono, kiu povis mildigi koleron de la imperiestro.
  • En Sankt-Peterburgo laŭlonge de la rivero Neva restis Palaco de Menŝikov (nun estas ŝtata muzeo). Menŝikov siatempe ŝajnigis miskomprenon de la imperiestra plano konstrui en tiu loko la konstruaĵon de Dekdu Kolegioj: stariginte la Dekdu Kolegiojn perpendikulare al la rivero, li ŝparis grandan prestiĝan terpecon por sia propra palaco.