Aleksandra Tolstaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandra Tolstaja
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1884 (1884-06-18)
en Jasnaja Polana
Morto 26-an de septembro 1979 (1979-09-26) (95-jaraĝa)
en Valley Cottage
Tombo Novo-Diveevo Russian Orthodox Cemetery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • SovetunioUsono vd
Familio
Dinastio Familio Tolstojo vd
Patro Lev Tolstoj vd
Patrino Sofia Tolstaja vd
Gefratoj Lev Lvoviĉ Tolstoj • Ilya Tolstoy • Sergej TolstojTatiana Suĥotina-Tolstaja vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Aktiva dum 1920– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grafino Aleksandra Lvovna TOLSTAJA (ruse Александра Львовна Толстая, angle Alexandra Tolstaya) naskiĝis la 1-an de julio n.s. 1884 en la familia bieno Jasnaja Polana, Tula gubernio, Rusa Imperio mortis la 26-an de septembro 1979 en Valley Cottage, Nov-Jorkio, Usono travivinte 95 jarojn. Ŝi estis plej juna filino de granda rusa verkisto Lev Tolstoj, lia persona sekretarino, aŭtorino de kelkaj memorlibroj, unu el fondintinoj de Fonduso Tolstoj .

Geedzoj grafo Lev Nikolajeviĉ Tolstoj kaj Sofia Andreevna Bers havis dek tri gefilojn, el kiuj elvivis nur ok. Juna Saŝa (karesa derivaĵo de Aleksandra) estis la dek dua infano kaj infanaĝe ricevis nesufiĉan atenton de la gepatroj, do ŝin plejparte edukis diversaj geguvernistoj, kiuj sukcesis redoni al ŝi necesan bazon de variaj scioj, inkluzive fluan posedon de la franca, la germana kaj la angla lingvoj.

En la dek sesa aĝo ŝi ellernis stenografion kaj tajpadon por asisti al la patro dum lia verkado. Ŝi bone ekkonis lian skribmanieron, kio poste grave helpis eldoni liajn multajn notojn, taglibrojn kaj ceterajn skribaĵojn.

Kune kun la patrino ŝi flegis la malsanan patron en stacidomo Astapovo, kie li mortis. Laŭ lia testamento ŝi ricevis tutajn rajtojn pri liaj verkoj.

Tuj post komenco de la Unua mondmilito ŝi forveturis al la Kaŭkaza fronto kaj poste al la Nord-Okcidenta fronto, kie ŝi servis kiel flegistino en moveblaj ambulancoj. Spite al protekto de Ruĝa Kruco la rusaj ambulancoj kaj hospitaloj ofte estis bombarditaj de la germanaj obusoj. Dum unu bombardo Aleksandra estis grave vundita. Fine de la milito ŝi meritis rangon de kolonelo de la Rusa armeo kaj kelkajn prestiĝajn medalojn.

Post la Oktobra Revolucio okazinta en 1917, kiam en Rusio ekpotencis Bolŝevikismo, Aleksandra estis devigita reveni al sia naskiĝejo en Jasnaja Polana. Ŝi tute ne aprobis la novan socialan reĝimon kaj neniam supozis ĝiajn pozitivajn rezultojn en la landa evaluado. Ŝia pozicio memkompreble ne plaĉis al tiamaj sovetaj aŭtoritatuloj kaj do ŝi estis arestita pro bagatela kaŭzo unuafoje en 1920 (entute ŝin oni malliberigis kvinfoje). Kelkajn monatojn ŝi turmentiĝis en la moskva Novospasskij klostro, kiu tiam iĝis malliberejo. En ĝi ŝi komencis kaŝe verki kaj redoni paperajn skribaĵojn al siaj geamikoj en malplenaj konsumitaj laktoboteloj.

Printempe de 1921 pro klopodoj de multaj personoj (iuj eĉ estis registraranoj) ŝi estis reliberigita kaj komencis labori en Jasnaja Polana kiel estrino de Tolstoj muzeo. Laŭ ŝiaj kapabloj ŝi kontribuis por bona funkciado de tieaj malsanulejo, lernejo, apoteko ktp.

Tamen konflikto inter ŝi kaj la registaro ne ĉesis, tial en 1929 Aleksandra Tolstaja utiligis feliĉan okazon lekcii en Japanio pri sia patro Lev Tolstoj, kie liaj verkoj estis tre popularaj. Tie ŝi rifuzis la sovetan civitanecon kaj loĝis dudek monatojn enlande. Poste ŝi enmigris al Usono.

En 1941 okazis ŝia naturalizo kiel civitanino de Usono kun la persona anglalingva nomo - Alexandra Tostaya.

Ekde la 15-a de aprilo 1939 funkcias Fonduso Tolstoj - filantropa institucio, kiun establis Aleksandra Tolstaja kaj ŝia amikino Tatiana Schaufuss, kiuj ambaŭ militservis en la Rusa armeo dum la Unua mondmilito kiel flegistinoj. La misio de la funduso estis helpo al enmigrintoj de rusa origino por veni al Usono kaj adaptiĝi por tieaj vivkondiĉoj. En 1941 aperis t.n. Tolstoj farmobieno (Tolstoy Farm) en Valley Cottage, kantono Rockland, Nov-Jorkio, Usono, kiu ĝis hodiaŭ diversgrade helpis al 500.000 personoj kaj eĉ savis vivojn de multaj mizeruloj, senhejmuloj ktp.

Aleksandra Tolstaja estis prezidanto de la fonduso ĝis sia morto okazinta en Valley Cottage la 26-an de septembro 1979. Ŝin oni sepultis en apuda tombejo de la ortodoksa porvirina klostro (ruse Новодивеевский монастырь - ставропигиальный женский монастырь Русской православной церкви заграницей, angle Novo-Diveyevo convent) situanta en Nanuet urbo, kie estas multenombra rusa paroĥo.

Ŝi neniam estis edzino kaj do generis neniujn idojn.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]