Alexei Mateevici

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexei Mateevici
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1888 (1888-03-27)
en Căinari
Morto 24-an de aŭgusto 1917 (1917-08-24) (29-jaraĝa)
en Kiŝinevo
Tombo Central cemetery of Chișinău vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko Rusio vd
Alma mater Kieva Teologia Lernejo vd
Partio National Moldavian Party vd
Profesio
Okupo poeto • pastroedukistomilitistotradukisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva en Besarabio vd
Verkado
Verkoj Limba noastră vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexei Mateevici [Aleksej Mateeviĉ] naskiĝis la 27-an de marto 1888 ĉe Căinari en la (tiama) distrikto Bender (orienta Besarabio) kaj mortis la 24-an de aŭgusto 1917 en Kiŝinevo. Li estis moldava verkisto kaj estas konsiderata la plej signifa verkisto de Besarabio (nun en Moldava Respubliko). Lia poemo Limba noastră (nia lingvo) estas la nuna nacia himno de Moldavio.

Laŭ la tiama kalkulo lia naskiĝtago estis la 16-a kaj lia mortotago la 13-a.

Je la naskiĝo de Mateevici lia regiono estis parto de la rusa imperio. Li studis teologion unue en Kiŝinevo kaj ekde 1910 en Kievo kaj diplomiĝis en 1914. Reirinte al Kiŝinevo li iĝis instruisto de la helena lingvo en la teologia lernejo, kie li antaŭe studis.

Mateevici verkis kaj publikigis lingvistikajn kaj etnografiajn artikolojn, pro kiuj li ankoraŭ estas admirata en Moldavio, ekzemple

  • "Motive religioase in credinţele şi obiceiurile moldovenilor basarabeni" (religiaj motivoj en la kredoj kaj kutimoj de la besarabiaj moldavoj, 1910)
  • "Momente ale influenţei bisericeşti asupra originii şi dezvoltarii istorice a limbii moldoveneşti" (eklezia influo sur la origino kaj historia evoluo de la moldava lingvo, 1910/11)
  • "Schiţă a traducerilor moldoveneşti religioase şi de trai" (skizo de moldavaj tradukoj religiaj kaj sekularaj, 1912)

La 28-an de julio 1917 (17-an laŭ la tiama kalkulo) li verkis sian famiĝontan poemon Limba noastră. Malpli ol monaton poste li mortis pro ekzantema tifo.