Alfred Michaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Michaux
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1859 (1859-07-05)
en Pas-de-Calais
Morto 1-an de januaro 1937 (1937-01-01) (77-jaraĝa)
en Boulogne-sur-Mer
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantistoadvokato
Esperanto
Esperantisto numero 6305
vdr
Alfred Michaux
Michaux kun Zamenhof en poŝtkarto el ĉ. 1906, kun faksimila aŭtografo
Alfred Michaux en fotokarto el 1929

Alfred MICHAUX (miŝo), franco, advokato. Naskiĝis en la 5-a de julio 1859 en Clenleu (apud Boulogne-sur-Mer, Bulonjo ĉe Maro). Mortis 1937 en Boulogne.

Advokatestro en Bulonjo. Tre agema, prezidis societon por infanoj laŭleĝe punindaj; okupiĝas pri sportoj, ktp. Li studis kaj povis paroli la planlingvonNeo-Latin“ de E. Courtonne. Li estis varbita al Esperanto de Louis de Beaufront. La unua kongreso en Boulogne dum 1905 restos lia gloro. Li iniciatis, preparis kaj sukcesigis ĝin. En la 7-a de aŭgusto 1904 okazis en Calais kunveno de 120 Esperantistoj. Kelkaj proponis, ke tian feston oni rekomendu en la venontaj jaroj. Tiam Michaux ekkriis: „Nu, mi invitas vin la venontan jaron en Boulogne por vera, grava Esperantista Kongreso“. Tiu historia frazo estas la fonto de niaj UK-j.

Dum la unua UK li gastigis L.L. Zamenhof. Lia praktika senco kuraĝigis la aŭtoron de la lingvo kaj efike helpis al la granda sukceso kaj al la decidoj alprenitaj. Michaux viciĝis inter la plej varmaj kaj agemaj propagandistoj de tiu epoko. Li faris sennombrajn paroladojn en Francujo kaj ankaŭ en Belgujo, Nederlando, Britujo: Li prezidis la Societon Internacian de Juristoj Esperantistaj. Li opiniis, ke en kelkaj medioj (ekz. kuracistoj) oni ne povas sukcesigi alian lingvon ol la latinan, kaj li proponis utiligi latinon simpligitan „Romanal“. Tiu provo ne havis sukceson. Krom multaj artikoloj en francaj ĵurnaloj li verkis: Kun Paul Boulet:, Nouvelle methode pour apprendre seul l' Esperanto', 1905. ,Libera Evolucio aŭ Akademio', 1908. ,Catechisme de l' Esperanto'.

Li estis ano de Academia pro Interlingua.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Foto-poŝtkarto kun la tri aŭtoroj de la Esperantista Standardo
Letero de Zamenhof al Michaux (1905).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.