Alfred Molina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Molina
Persona informo
Alfred Molina
Naskonomo Alfredo Molina
Naskiĝo 24-an de majo 1953 (1953-05-24) (70-jaraĝa)
en Paddington
Lingvoj anglahispanaitala vd
Loĝloko La Cañada Flintridge vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Usono vd
Alma mater HB Studio vd
Familio
Edz(in)o Jill Gascoine • Jennifer Lee vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • aktorofilmproduktoro • televida aktoro vd
Laborkampo videoluda industrio vd
Aktiva dum 1978– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred MOLINA (denaske Alfredo Molina; 24a de Majo 1953) estas angl-usona aktoro kaj voĉaktoro kiu aperis en ĉirkaŭ 200 kinaj, televidaj kaj teatraj produktaĵoj. Li por la unua fojo elstariĝis en West End, kio havigis al li nomumon por la premio Laurence Olivier por la Plej Bonkvalita Novulo en Teatraĵo pro sia ludado en la produktado de Oklahoma! en 1980. Li faris sian premieron en Broadway kiel Yvan en produktaĵo "Art" el 1998 ĝis 1999. Aliaj roloj en Broadway estis Tevye en la muzikalo Violonisto sur la tegmento el 2004 ĝis 2005 kaj Mark Rothko en la teatraĵo Red el 2009 ĝis 2010.

En kinarto, liaj plej bone konataj roloj estis Kenneth Halliwell en Prick Up Your Ears (1987), Mellersh Wilkins en Enchanted April (1992), Rahad Jackson en Boogie Nights (1997), la Grafo Reynaud en Chocolat (2000), Diego Rivera en Frida (2002), Doc Ock en Spider-Man 2 (2004), la episkopo Aringarosa en The Da Vinci Code (2006), Jack Mellor en An Education (2009), kaj George en Love Is Strange (2014). Li faris voĉrolulojn en Rango (2011), Monsters University (2013), Ralph Breaks the Internet (2018), kaj Frozen II (2019).

La laboro de Molina havigis al li disvastigitan laŭdon. Pro sia portreto de Robert Aldrich en la serieto Feud (2017), li estis nomumita por Ora Globo kaj Primetime Emmy Award. Li ricevis nomumon al premio BAFTA por la Plej Bonkvalita Helpaktoro pro sia ludado en Frida, kaj estis nomumita ankaŭ por la premioj Independent Spirit Award, British Independent Film Award, kvin Screen Actors Guild Awards, kaj kvar Premioj Tony.

Aliaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]