Alfréd Wellisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfréd Wellisch
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1854 (1854-05-06)
en Peŝto
Morto 16-an de decembro 1941 (1941-12-16) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater École des Beaux-Arts vd
Familio
Infanoj Andor Wellisch vd
Profesio
Okupo arkitekto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfréd Wellisch [veliŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wellisch Alfréd estis hungara arkitekto, framasono [1], mecenato. Lia nobela antaŭnomo estis vágvecsei [vAgveĉei] ekde 1910.

Memortabulo pri Alfréd Wellisch
Palaco Wellisch

Alfréd Wellisch [2] naskiĝis la 6-an de majo 1854 en Pest (urbo), li mortis la 16-an de decembro 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alfréd Wellisch devenis el juda familio. Li studis arkitekturon en Karlsruhe, Vieno kaj Parizo. Post siaj studoj en 1881 li malfermis propran arkitekturan kontoron en Budapeŝto, en la sama jaro li aliĝis al la framasonoj. En la sekvaj jardekoj li planadis pli ol 200 imponajn domegojn. Li fondis novan framasonan loĝion en 1892. Li estis ankaŭ signifa mecenato, ekzemple li apogis la Akademion kaj li fondis fondaĵon por studentoj. Lia ĉefa konstruaĵo estis Palaco Wellisch, kie li loĝis.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj konstruaĵoj de Wellisch[redakti | redakti fonton]