Alia loĝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alia loĝado, iam ankaŭ sekundara loĝado, estas faka termino markanta loĝ-objektojn (refreŝigejajn kabanojn, dometojn, apartamentojn) servantaj por individua loĝado. Povas temi pri loĝ-objekto (loĝejo aŭ domo), kiun la posedanto ne uzas kiel daŭra loĝloko.

Nordamerika uzo de la termino[redakti | redakti fonton]

En Nordameriko, la domoj kiujn oni nomas "dometoj" (ankaŭ somerhejmoj, kabanoj) estas lokoj alirataj de urbanoj semajnfine kaj/aŭ ferie. La proprulo ankaŭ foje luigas la dometon al aliuloj.

Kanadaj dometoj estas kutime apud lagojoceanoj en arbarecaj lokoj. Ili estas lokoj por ĉeesti dum ferioj kun amikoj kaj onia familio. Tie oni ofte naĝas, boatas, skias, fiŝkaptas, promenas, kaj faras similajn agojn.

Vivi en dometo estas unu el la plej popularaj kialoj de la venado de turistoj al Ontario, Kanado, kaj tie partoj estas nomataj "somerhejma lando".